Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1270-a E_elsendo el la 10.09.2023 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nia sondokumenta parto rilatanta al la 108-a UK en Torino referencas al la dumkongresa debato pri spiritismo kaj migrado kadre de la renkontiĝo de Eldonejo Lorenz. Post ĝi antaŭ nia mikrofono gastis la preleganto, Paulo Sergio Viana, sed la temo de nia interparolo superis la temon de la prelego kaj ni eksciis krome pri diversfacetaj aktivadoj de nia interparolanto – videoprelegetoj, aŭtora kreado kaj tradukado.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la sabata Tago de la Nacia Legado en Pollando kaj la hodiaŭa solenaĵo kun religia karaktero, dum kiu 9-persona Ulm-familio estis kalkultita inter beatuloj de la Katolika Eklezio. Ili estis pafmortigitaj pro la kaŝado de ok judoj dum la germana okupacio en 1944. Krome ni informas pri la raporto rilata al la trudspecioj en la mondo kaj pri kreskanta populareco de nederlanda filologio.
• Nia scienca temo koncernas inventaĵon de pola inĝeniero, dank’ al kiu homoj surdaj aŭ malbone aŭdantaj povos haŭtsenti sonojn de privilegiitaj veturiloj, kiel ambulancoj kaj fajrobrigadaj aŭtomobiloj.
• El la Brazila Kolekto ni aŭskultas fragmente la kanzonon „Malgranda Taga Serenado”, kiun kantas Flávio Fonseca (https://mailchi.mp/c228645b8a5b/brazilmuzika-klubo). Fragmenton de la kanzono „Feliĉan Naskiĝtagon” ni dediĉas aparte al nia interparolanto Paulo Sergio Viana, kiu antaŭ du tagoj solenis sian 75-jariĝon.
• La akompana interreta foto prezentas filmscenon pri la E-kunveno dum la Tago de la Nacia Legado en Bjalistoko.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
La aperigo de miaj paroloj kaj la gratuloj pro mia naskighdato, de vía flanko tre amike montritaj vere kortushis min. Mi ne trovas Vortojn por plena danko. Viaj programoj estas konsiderataj kiel eminentaj dokumentoj en la Esperanta movado. Mi tre admiras vian longan altnivelan laboron.
Nun mi denove regule aŭskultas viajn programojn. Estas bone por esti informita pri E.o kaj Pollando.