Ludu

La 1209-a E_elsendo el la 20.11.2022 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia hodiaŭa felietono pri Koninda Pollando ni kondukas al la pola „polusa” centro, la regiono de Suwałki en la nordorienta Pollando. Ĉeokaze ni memorigas iun el la legendoj ligitaj kun ĉi tiu regiono.
– En la kulturkroniko ni informas pri la laŭvica novembro, dum kiu la reĝaj rezidejoj en Pollando estas senpage disponigitaj al vasta publiko; pri interesa kolekto de azia arto, kiun ricevis la Nacia Muzeo en Szczecin. En la kulturfolio Maciej Jaskot dividas impresojn pri la vizitita ekspozicio kun pentraĵoj de fama pola artistino Tamara Łempicka. Lia foto ornamas nian programinformon.
– En la E-komunuma segmento ni informas pri la scienca programo de la Virtuala Kongreso. Ni invitas por la renkontiĝo kadre de la virtuala Movada Foiro, la 25-an de novembro. Ni prezentas la laŭreatojn de la tradukkonkurso de Kroata Esperantista Unuiĝo prezentitajn dum Memorialo Lucija Borčić. Edvige Ackermann recitas poemon, kiu akiris la unuan premion en la branĉo poezio: “Sur la bordo de la viv’” de Antonia Pozzi en la traduko de Manuela Ronco.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.