Ludu

La 1190-a E_elsendo el la 16.08.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

En nia hodiaŭa elsendo vi trovas la 128-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj informas pri avantaĝaj sekvoj por labordonantoj el la efika somera ripozo de iliaj laborantoj; pri 2023 kiel i.a. Jaro de Paweł Edmund Strzelecki (ni felietonis pri li la 18-an de novembro 2016); pri someraj universitataj prelegoj. La scienca temo estas dediĉita al la malkovro de tre interesa kaj samtempe unika neŭtrona stelo. Muzike ni prezentas brazilan kanton kun la E-titolo „Estu Paco”, ĉi-foje en la plenumo de Flávio Fonseca el la jutuba kanalo La Brazila Kolekto. La programinformon akompanas la interreta foto pri somera ripozo en montara regiono.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.