Karkonosze, esperantlingve Karkonoŝo estas la plej alta montoĉeno de Sudetoj. Kvankam dirante senpartie ĝi ne estas tre alta montaro, tamen pro sia izoliteco ĝi ŝajnas esti vere grandega. Eĉ la germana nomo implicas ĝian monumentecon – das Riesengebirge, signifante la Gigantmontaron. Ĝia plej alta montpinto estas Śnieżka, kiel Neĝulino el la klasila fabelo, ĉar tiel eblas traduki la polan nomon. Iam Śnieżka estis konsiderata unu la plej altaj eŭropaj montoj, post kiam loka profesoro kalkulis en la jaro 1565, ke ĝia alteco atingas 5500 metrojn super la ternivelo! Nun ĉiuj mapoj indikas la altecon de Śnieżka je 1602 metroj super la marnivelo, tamen laŭ la plej novaj mezuroj ĝi estas je unu metro pli alta. La diferenco inter la montobazo kaj ĝia pinto, estas tre granda kaj egalas al ĉirkaŭ 1200 metroj. Kiam la veterkondiĉoj estas favoroj kaj la proksima urbo Jelenia Góra ne vualas la panoramon per fumnebuloj, videbleco vastiĝas je preskaŭ 200 kilometroj.  Ne pravas tiuj lokaj ĉiĉeronoj kiuj asertas, ke Śnieżka estas estingita vulkano klarigante tion per ĝia konusformo. Fakte, la monto formiĝis el tre malmolaj kaj duraj metamorfaj rokoj difinataj kiel hornfelso aŭ alie korna roko formiĝinta el pli malnovaj skistoj sub la influo de alta temperaturo de la ĉirkaŭa magmo. En la komenco de kenozoiko, antaŭ 65 milionoj da jaroj, Śnieżka estis malalta monteto, sed dum la alpa orogenezo ĝi iĝis la plej alta pinto de la novkreiĝinta montoĉeno. Dank’ al sia izoliteco Śnieżka havas klimaton, kiu similas prefere al tiu ĉe la arkta polusa cirklo ol al la centro de Eŭropo. La meza jara temperaturo oscilas ĉirkaŭ 0 celsiaj gradoj, la neĝtavolo aperas sur ĝiaj deklivoj en oktobro kaj malaperas en majo aŭ kelkfoje en junio. La meza taga temperature preskaŭ neniam kreskas super 10 gradojn. La ventoj blovantaj tie apartenas al la plej fortaj en Pollando atingante ĝis 288 kilometroj je unu horo, kaj blovas tie dum pli ol 210 tagoj de la jaro. La deklivojn kovras milionoj da granitaj rokoj, produktoj de la lasta glaĉero, same kiel du cirkoj, kio estas la scienca difino por krutaj valrandoj en la norda flanko de la monto. Ĉe la pola flanko de la montopinto staras du interesaj konstruaĵoj. La motivo por konstrui la kapelon de sankta Laŭrenco en la jaro 1665 ne estis tre religia. Iu el lokaj grafoj, kiu kostruigis ĝin verdire kiel voton samtempe volis konfirmi tiel sian posedorajton al la monto. Rapide tamen la kapelo fariĝis populara kiel la pilgrima celloko. La alia konstruaĵo, multe pli nova per sia formo memoriganta nifojn estas la sidejo de la altmonta meteologia observatorio. Maria Adlerin estis la unua virino kiu surgrimpis Śnieżka, kio okazis en 1696, kaj kiel apartan kuriozaĵon ni aldonu, ke ses tagojn poste ŝi naskis sanan knabinon… En 1715 inter la grimpantaj turistoj estis okdektrijaraĝa viro, kaj en 1795 la pinton surgrimpis John Quincy Adams, estonta usona prezidento, kiu ne nur rakontis pri sia aventuro, sed ankaŭ verkis poemojn pri Śniezka, la Neĝulino, baldaŭ tradukitajn en la francan kaj germanan. En 2006 Jarosław Rola, paralimpika sportisto, fariĝis la unua handikapita persono kiu atingis la pinton uzante la triradan manbiciklon.  La hazarde vagantaj turistoj ne scias, ke en la monta profundo troviĝas loĝejo de la fabela spirita posedanto de la montoj, nomata Karkonoŝo, aŭ kelkfoje Rapokalkulanto, kiun nomon li mem ege malamas. Iun tagon li rimarkis belegan virgulinon, filinon de la loka princo, kaj laŭ sia neregebla kaj perforta karaktero decidis forkapti la belulinon kaj meti ŝin en sian ŝtonan kastelon. Li turniĝis en la vento, alvenis nerimarkeble al la princa palaco, kie ĉiuj familianoj kaj gastoj vespermanĝis, inter ili la princino kun sia fianĉo, kaj li forkaptis la knabinon. Antaŭ ol la gastoj, do, la princino mem, ekkonsciis, kio okazis, ŝi staris ĉe la sojlo de la monta rezidejo. Karkonoŝo diris: Ĉi tie estos via nova loĝejo! Vi restos kun mi! La knabino ne ektimis, subite komencis grumbli: Via domo estas malplena! Ĝi estas malhela! Malgaja! Vi ne havas iun ajn serviston por zorgi pri mia komforto! Karkonoŝo ne pensas longe kaj foriris por kolekti rapojn, kiujn li intencis helpe de magiaĵoj transformi en la servistojn. Sed kiam li laboris sur la rapokampo, la princino vokis la kolombon kaj pere de ĝi sendis al sia fianĉo leteron, kie ŝi priskribis Karkonoŝon kaj lian montan domon. La kuraĝa junulo ekrajdis tuj per ĉevalo kaj atendis la malbonan spiriton en la montvalo. Kiam Karkonoŝo rimarkis la malaltan, maldikan kaj ege junan kavaliron, li profunde ridegis, pensante ke la batalo estos mallonga kaj facila. Sed la amo fortigis la knabon kaj neniu el la rivaloj sukcesis venki en la interpuŝiĝo. Vidante tion, la princino diris: Venku la pli saĝa. Mia fianĉo kalkulos ĉiujn riĉaĵojn en mia palaco, kaj Karkonoŝo kalkulos ĉiujn alportitajn rapojn. Kies kalkulo estos pli rapida kaj pli ekzakta, tiu venkos kaj mi restos kun tiu. Kiam Karkonoŝo komencis kalkuli la rapojn, la gejunuloj rapide forkuris al la plej proksima preĝejo, geedziĝis kaj alvenis al sia palaco. Ekde tiu aventuro Karkonoŝo ege koleras aŭdante iun, kiu nomas lin la Rapokalkulanto…

El la elsendo 28.01.2022. Legas Barbara – 8′ 04″