Daŭras diskutoj, eĉ disputoj pri la influo de poŝtelefonoj je la homa sano. La esploroj de d-ro Leif Salford ne lasas iluziojn, ke la mikroondoj trapenetras la protektobarilon kaj atingas nian cerbon. La sveda neŭrokirurgo de jaroj okupiĝas pri la influo de la elektromagneta radiado je la homa cerbo.
Jam en 1975 la usona biofizikisto kaj neŭrologo Allan Frey malkovris, ke la mikroondoj traiĝas al la cerboĉeloj. La natura barilo sango-cerbo, kiu formas fizikan kaj biokemian protekton, specifan protektotorĉon inter sangoportaj vojoj kaj nerva sistemo ne prezentas por ili problemon. En la universitato en Lund de jaroj daŭras esploroj pri la influo de la radiado je la cerboĉeloj. Ekde 1988 d-ro Salford testis la efikadon de mikroondoj je miloj da laboratoriaj ratoj. De 20 jaroj kiel fonton de la radiado li uzas poŝtelefonojn. La testorezultoj estas alarmaj. Evidentiĝas, ke ne sole la radiado de la poŝtelefoniaj retoj estas danĝera, sed ankaŭ aranĝaĵoj, kiuj funkcias kun miloble malpli granda povo ol ili detruas la naturan barieron sango-cerbo. Krome la malgrandigo de la povo de la radiadfonto efikas kontraŭe ol oni atendas. Nome aranĝaĵoj emisiantaj kun malpli granda povo en pli signifa grado detruas la naturan protektobarilon. Tio signifas, ke la trukklopodoj de la poŝtelefoniaj produktantoj estas vanaj, ĉar malgrandigita radiadpovo de poŝtelefono ne malgrandigas la negativan influon de la radiado je nia sano. La esploroj ĉe ratoj, elmontradis, ke jam post du minutoj la mikroondoj traiĝis tra la bariero sango-cerbo. La 2-hora efikado de poŝtelefono je ratoj alkondukis al detruo de 2 procentoj de la cerboĉeloj en la formo de misformoj aŭ subfunkcio. La 6-hora efikado alkondukis al memorperturboj kaj genetikaj ŝanĝoj. Profesoro Leif Salford difinas la uzadon de poŝtelefonoj fare de homoj “la plej granda biologia eksperimento en la historio”.
Legas Barbara