Sciencaj informoj

Polaj malkovroj en la libro de Time

Enretigita de: | Dec 17, 2013 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La usona semajnrevuo Time publikigis libron “100 novaj sciencaj malkovroj”. Inter ili troviĝas la esploroj de arkeologoj el la Jagelona Universitato en Krakovo kaj el la Katolika Universitato en Lublino en la iama urbo de Majaoj en Gvatemalo,  Nakum. Laŭ iniciato de doktoro Jarosław Źrałka el la Arkeologia Instituto de la Jagelona Universitato kaj magistro Wiesław Kosz el la Katolika Lublina Universitato ili komenciĝis en 2006. Dum sinsekvaj esplor­vizitoj la polaj arkeologoj malkovris la restaĵojn de la reĝaj palacoj kaj tiujn  de la loka elito, sanktejojn, piramidojn, tombejojn, bas­reliefojn kaj plurajn objektojn de la ĉiutaga uzo. En 2013 ili malkovris en Nakum objektojn servantajn por la astronomiaj esploroj, loĝ­komplekson kaj piedpilkan ludplacon. La laŭvica ekspedicio al Nakum okazos en marto 2014.

El la elsendo 07.12.2013. Legas Gabi

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0529977

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj