Laŭ la ekspertoj debatintaj en Barcelono dum la 5-a Internacia Simpozio pri Ekspansio de Meduzoj dum la nunjara somero estos pli da tiuj animaloj ol ĝis nun. Samtempe kreskas nombro de meduzoj minacaj. Plimulto de ili ne estas danĝera, sed ĉiam pli ofte renkonteblaj estas la tiel nomataj lumantaj meduzoj, ĉe kies tentakloj estas lokitaj knidoj. Minaca estas ankaŭ la tiel nomata „portugala velisto’, t.e. fizalio. Sur la marsurfaco videbliĝas sole drivanta simila al velo veziko dum en la maro troviĝas la piktenakloj. Internacia Simpozio pri Ekspansio de Meduzoj la unuan fojon estis organizita en Eŭropo. Meditereaneo estas la akveno, en kiu plej rapide kreskas la nombro de tiuj animaloj. Laŭ sciencisoj en Barcelono kaŭzas tion sekaj vintroj, ĉiam pli varmaj someroj kaj raba mastrumedo per kaptado de fiŝoj, kiuj nutras sin per meduzoj.
El la elsendo 07.06.2016. Legas Gabi – 1’10”