Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1075-a E_elsendo el la 18.06.2021 ĉe www.pola-retradio.org
Nian felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Stanisława Leszczyńska, malliberigitino de Auschwitz, pola akuŝigistino, dank’ al kiu en ĉi tiu morna loko en la jaroj 1943-45 povis naskiĝi pli ol tri mil infanoj. La komencaj kulturkronikaj informoj estas dediĉitaj al polaj faksimiloj aĉetitaj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj; al la 425-jara jubileo de la Gdanska Biblioteko; al la plej malnova juda tombejo en Varsovio ĉe Bródno-kvartalo vizitebla somere. En la E-komunuma segmento ni informas pri la sabata virtuala renkontiĝo de Zamenhof-societo kaj pri lanĉata de Vinilkosmo la dua volumo de „Esperanto subgrunde”. Muzike akompanas nin Kimera per fragmento de la kanzono „Jes, sed verdire ne”. Post la felietono kantas Danuta Alczewska-Klus pri espero eĉ en la plej malfacila tempo; E-vortoj de Andrzej Pettyn. La interreta foto ĉe la programinformo prezentas la heroinon de nia felietono, Stanisława Leszczyńska.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas jam ĝisdatigitaj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Preskaŭ ĉiam la plej grandaj herooj estas “ordinaraj” homoj. Bedaŭrinde, tre ofte ili estas forgesitaj. Tial rakontoj kiel tiu ĉi estas tre gravaj kaj devas esti konigitaj. Tre bela elsendo. Mi ankaŭ tre ŝatis la mardan elsendon. Belega interparolo kun profesoro Wells kaj tre, tre ĉarma muziko. Saluton el Serbio por ĉiuj redakcianoj kaj aŭskultantoj.
Karaj, mi estas profunde kortuŝita de la rakonto pri Stanisława Leszczyńska. Oświęcim estas mia naskiĝurbo. En la muzeo Auschwitz-Birkenau mi estadis multfoje kun miaj gastoj. Kiu ne vizitis tiun ĉi lokon, tiu nur malfacile povas imagi la malhumanecon de milito. En mia memorto enbrulighis eterne la bildoj de tiu morna loko.