Poloj volas malfermi du novajn limpasejojn kun la Kaliningrada regiono (la nord-orienta Pollando). Pollandon vizitas ĉiam pli da rusoj, ilia nombro en la lasta tempo triobliĝis. Kun ĉiu monato lavange kreskas la nombro de rusoj el Kaliningrado, kiuj venas al Pollando baze de interkonento pri malgranda limtrafiko (temas pri 100 mil personoj) aŭ klopodas akiri polajn vizojn. Nur ekde la jarkomenco la polajn-rusajn limpasejojn en la Kaliningrada regiono uzis du kaj duona milionoj da personoj, ĝis la jarfino povas temi eĉ pri kvin kaj duona milionoj. Baze de la pola-rusa interkonsento loĝantoj de la limregiono povas senvize eniri la najbaran landon. Rusoj ĉiam pli amase venas por butikumi al Olsztyn kaj al la urbokomplekso Gdansko-Gdynia-Sopot.
El la elsendo 27.08.2013. Legas Barbara
Rusoj amase venas al Pollando