Semajnfine estis malkaŝita en Fukushima laŭvica loko de akvolikado el la reaktoro, en kiu la radiadonivelo superis 18-oble la pli fruan polucion. Antaŭ kelkaj semajnoj la administranta konzerno TEPCO informis, ke ĝi ne kapablas solvi la problemon, akvo ĉiutage estas utiligata por la malvarmigado de difektitaj reaktoroj kaj ĉiutage en la oceanon traiĝadis pli ol 300 tunoj da poluciita likvaĵo. Semajnfine la loko de la akvolikado estis rekonita. Intervenis la japana registaro destinante 500 milionojn da dolaroj por frostigi grundon ĉirkaŭ la elektrejo, kio malebligos, ke la poluciita akvo enpenetru la grundon.
El la elsendo 03.09.2013. Legas Barbara
p_kolore_sp_