Teknikaj preparoj al la klimata UNO-pintrenkonto en Varsovio inter la 11-a kaj la 22-a de novembro finiĝas hodiaŭ. La konferenco okazos sur la Nacia Stadiono, sur kies ludplato estis instalitaj kvar pavilonoj, inkluzive de du por po ĉirkaŭ du mil peronoj, en kiuj disvolviĝos la debatoj. La akompanaj aranĝoj okazos ankaŭ en Palaco de Kulturo kaj Sciencoj. Por la pintrenkonto, kies inaŭguro okazos en la 95-a datreveno de la reakiro de la sendependeco de Pollando venos pli ol 10 mil personoj reprezentantaj ŝtatojn kaj eksterregistarajn organizojn. Unu el la plej grandaj delegacioj – ĉirkaŭ 100-persona – venos el Ĉinio. Por faciligi la trafikon funkcios specialaj buslinioj. La organizo de UNO-konferenco kostos ĉirkaŭ 100 milionojn da zlotoj, aldone por la teknika priservo de la evento estis destinitaj 34 milionoj da zlotoj.
El la elsendo 08.11.2013. Legas Zbyszek
Klimata UNo-Konferenco en Varsovio