Jam meze de 2017 la pola Sejmo proklamis la 2018-an kiel Jaron de Irena Sendlerowa tiel omaĝante „Tiun, kiu kun la plej granda sindediĉo agis por savi la alian homon”. En la rezolucio oni memorigis krome, ke Irena Sendlerowa, kies 10-a mortodatreveno pasos en majo, savis el la varsovia getto ĉirkaŭ 2500 judajn infanojn. Hieraŭ, la 15-an de februaro pasis ŝia 108-a naskiĝdatreveno. Irena Sendlerowa, familie Krzyżanowska naskiĝis en 1910 en Varsovio. Sian junaĝon ŝi pasigis en la apudvarsovia Otwock. Tie ŝia patro, Stanisław Krzyżanowski estis kuracisto, la establinto de la unua kontraŭftiza sanatorio. Inter liaj pacientoj estis multaj malriĉaj judoj, ŝi mem inter siaj samaĝuloj havis judajn infanojn kaj pere de tiuj kontaktoj ŝi konatiĝis kun la jida. Post la morto de la patro en februaro 1917 Irena kun la patrino translokiĝis al Varsovio. Kiel mezlernejanino ŝi aktivis en la skolta movado kaj en la 30-aj jaroj studis la polan filologion en la Varsovia Universitato partoprenante samtempe kursojn en la pedagogia fakultato. En la 1932 Irena komencis laboron en la Civitana Komitato por la Socia Helpo, kie ŝi gvidis fakon por patrinoj de ekstergeedzaj infanoj. Jam aŭtune de 1939 kune kun grupo de kunlaborantoj i.a. Jan Dobraczyński, Irena Schultz, Jadwiga Piotrowska kaj Jadwiga Deneka Irena Sendler establis en la Fako de la Socia Helpo de la Varsovia Magistrato konspiran helpostrukturon por judoj. Pere de ĝi estis portita helpo al la judaj kuncivitanoj antaŭ ol kreiĝis la getto. Kiam en 1942 kreiĝis la pola konspira Helpokonsilio por Judoj „Żegota”, Irena Sendlerowa kun la pseŭdonomo Jolanta fariĝis la estro de la Infana Fako. Estante laborantino de la Socia Protekto en la Varsovia Magistrato ŝi disponis pri paskarto al la getto. Sub la preteksto de sanitaraj kontroloj kaj insektoforigaj kampanjoj, kune kun siaj kunlaborantoj, Irena Sendlerowa estis portanta al la getto nutraĵojn, medikamentojn kaj monon. Sur la tereno de la getto ŝi kutimis surmeti la Davidan stelon unue por ne distingiĝi en la homamaso, sekve kiel signon de solidareco kun judoj, gvidante sin per devizo elportita el la familia hejmo, ke spite religion, naciecon, rasan apartenon – „gravas la homo”. Sekve Irena Sendlerowa kun siaj kunlaborantoj organizis la kampanjon kontrabandi, t.e. savi judajn infanojn el la varsovia getto. Oni faris tion diversmaniere. Ekzemple per veturilo enportanta sur la terenon de la getto sanitarajn rimedojn, sed revenanta kun infanoj kaŝitaj en kestoj aŭ sakoj. La infanoj estis ankaŭ elkondukataj tra la keloj de najbaraj domoj starantaj ambaŭflanke de la gettoa muro, aŭ tra la konstruaĵoj de la tribunalo najbaranta kun la getto. Du kunlaborantaj tie pedeloj estis malfermantaj la pordon kaj kondukis infanojn tra la kontruaĵo al la malantaŭa elrejo, al la aria flanko. Laŭvica fuĝitinero estis komenciĝanta en la trambazo ĉe la juda flanko, ĉar la edzo de unu el la kurierinoj estis tramstiristo, kiu frumatene estis trovanta sub la trama benko paperkeston kun dormanta infano, kiun li sekve gvidis al la sekura loko malantaŭ la gettomuro. Tio koncernis malgrandajn infanojn. Irena Sendlerowa kaj ŝiaj kunlaboranoj helpis en la fuĝoj el la getto ankaŭ al plenkreskuloj. Dekkelkjaruloj kaj plenkreskuloj estis elkondukataj pro la ŝmirmono al la gardistoj kun judaj tiel nomataj laborbrigadoj, dungitaj ĉe la aria flanko. Malantaŭ la muro atendis ilin kurieroj certigante plian kaŝadon kaj protekton. Ĉiuj infanoj senkonsidere al la aĝo unue celis al unu el 10 centroj de la protekta rapidhelpo, kie dum kelkaj aŭ dek kelkaj tagoj adaptiĝadis al la nova medio. Tiutempe estis pretigataj por ili falsaj identecodokumentoj, plej ofte rilatantaj al la mortintaj polaj infanoj. Sekve ili trafadis al la vicfamilioj, urbaj protektocentroj, klostroj. Dank’ al kuraĝa decido de la priorino de la varsovia provinco de Fransciskaninoj de Maria-Familio, Matylda Getter devontiĝinta akcepti ĉiun infanon savitan el la getto multaj el ili trafis al la ordenaj orfejoj en Varsovio, Anin, Białołęka, Chotomów kaj Płudy. Donitaĵoj de ĉiu infano estis notitaj sur mallarĝaj paperstrioj, kio post la milito ricevis la nomon „Listo de Sendlerowa”. Kiel skribis en sia biografio Irena mem, ĉiu enhavis veran personan kaj familian nomojn de la infano, personan kaj familian nomojn de la falsa persondokumento kaj informon pri aktuala loĝloko. Tio estis necesa por liveri monon, vestojn, kuracilojn, por teni kontrolon pri la protekto kaj postmilite, por ke oni retrovu infanojn. Tamen Irena Sendlerowa estis savanta ne sole kadre de Żegota. Ĉifritajn nomojn de la infanoj skribitajn sur paperstrioj estis metataj en vitrajn vazojn kaj sekve enterigataj ĉe pomujo ĉe la strato Lekarska. Post liberigo la malĉifrita listo estis liverita al Adolf Berman, la prezidanto de la Centra Komitato de Judoj en Pollando (1947-49). Irena Sedlerowa arestita de gestapo en 1943 ektroviĝis en ĝia fifama malliberejo ĉe Szuch-Aleo, priaŭskultata kaj torturata en alia fifamiĝinta Pawiak-malliberejo. Germanoj senĉese pridemadadis ŝin pri la gvidantoj de la organizo ne konjektante, ke en iliaj manoj troviĝas la ĉefa organizantino de helpo al judoj en la getto. Al Sendlerowa estis verdiktita la mortopuno. Savis ŝin „Żegota” dank’ al ŝmirmono donita al germanaj gardistoj. Ŝi tamen ne ĉesis labori por savi la judajn infanojn, sed ĝis la militfino ŝi ne plu uzis sian veran nomon. Dum la Varsovia Insurekcio kiel flegistino Jolanta ŝi laboris unue en la centro de la Pola Ruĝa Kruco, transformiĝinta baldaŭ en grandan hospitalon. Postmilite Irena Sendlerowa daŭrigis sian porinfanan laboron establante orfodomojn, establinte Protektocentron por Patrino kaj Infano. Malgraŭ tio, ke la gvidita de ŝi kolektivo savis antaŭ la pereo duoble pli da judoj ol fama Oskar Schindler en la postmilita Pollando ŝia agado ne estis konata. La unuan artikolon ŝi verks pri tio en 1963. Tiujare ŝi estis distingita per la Kavalira Kruco de la Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando, Polonia Restituta. Du jarojn poste en 1965 ŝi ricevis Medalon de Yad Vashem „Justulo inter la Nacioj de la Mondo”. Inter laŭvicaj distingoj estis Komandora Kruco de la Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando (1996), Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando (2001). La plej superan distingon, Ordenon de la Blanka Aglo ŝi ricevis en 2003. Pli vaste ŝia agado dum la 2-a mondmilito fariĝis konata post la 2000-a jaro, kiam usonaj lernantinoj pretigis la teatrajon „Life in a Jar”, kies temo estis ŝia agado dum la 2-a mondmilito, spektaklo plurfoje prezentita en Usono, Kanado, Pollando. La figuron de Irena Senlerowa, mortinta la 12-an de majo 2008 en la aĝo de 98 jaroj proksimigas krome kelkaj filmoj – du dokumentoj kaj unu beletra „La infanoj de Irena Sendlerowa”. Ŝi mem havis tri proprajn infanoj, el inter kiuj vivas nur Janina el ŝia geedziĝo kun sia dua edzo Stefan Zgrzembski. Cetere en la privata vivo Irena Sendlerowa ne estis virino aparte bonŝanca. Ŝiaj geedzecoj finiĝis per divorco, disiĝoj kvankam ŝia unua edzo Mieczysław Sendler fariĝis ankaŭ ŝia tria edzo, al kiu ŝi edziniĝis post la morto de la dua. 10 jarojn la paro disiĝis, kvankam ĝis la vivofino de Mieczysław Sendler ili tenis amikajn rilatojn.
El la elsendo 16.02.2018. Legas Barbara – 10’31”