Lastlunde estis publikigitaj en Finnlando rezultoj de la opinisondado pri militista alianco kun Svedio. Oni enketis 1000 plenkreskajn finnojn demandante ĉu kaze de kriza situacio ili akceptus aliancon de armeoj de ambaŭ landoj. Favore al ĝi deklaris sin 54 procentoj de finnoj, 36 procentoj estis kontraŭ, 10 ne prezentis la ĉi-rilatan deklaron. Inter personoj, kiuj favoras la militistan kunlaboron kun Svedio dominis finnoj sub la 25-a kaj super la 50-a vivojaroj. Tiuj rezultoj elvokis la reagon de la finna defendministro Carl Haglund konstatinta, ke la militista finna-sveda alianco „ne devus esti eksludita”. La opinisondado okazis laŭ la komisio de la publika radia-televida emisianto YLE.
El la elsendo 25.03.2014. Legas Krystyna
Finnoj pretas militare kunlabori kun Svedio