La proksimiĝanta Pasko estas la okazo por kromlaboro. Plimulto de pretigitaj laborofertoj ligiĝas kun pli intensa ol kutime komerca vigliĝo. La tiurilataj laborofertoj estas plentempaj por la tuta semajno aŭ koncernas semajnfinon. Work Servis komencis varbi kandidatojn, kiuj distingiĝas per la kapablo dialogi kun klientoj kaj estas komuniktalentaj. Porokazaj laborantoj estas tuj dungeblaj kaj povas kalkuli je kromlaboro ĝis la fino de aprilo. Je alta enspezo povas kalkuli personoj okupiĝantaj pri hejmpurigado kaj kurieroj liverantaj la Paskokazajn donacojn.
El la elsendo 08.04.2014. Legas Milada
Kromaj laboroj Paskokazaj