Ekde la 7-a de aprilo 2014 la Nacia Pola Banko encirkuligas monbiletojn kun modernaj sekurigoj. La modernigitaj estas mondbiletoj kun la valoro de 10, 20, 50 kaj 100 zlotoj. Ilia grafika aspekto restas senŝanĝa. La plej grava modernigo koncernas la akvomarkon, kiu nun estas malkaŝita kaj tial la monbiletoj ŝajnas esti pli helaj. La encirkuligado okazos iom post iom kun samtempa retirado de malnovaj monbiletoj damaĝitaj kaj malpuraj. Pli frue encirkulitgitaj monbiletoj restas validaj. La modernigokosto de la Nacia Pola Banko limiĝis al la informkampanjo. La produktado de novaj monbiletoj estas nun malpli kosta. Dek kelkajn milionojn da zlotoj devis tamen elspezi firmaoj adaptintaj maŝinojn, kiuj akceptas monon.
El la elsendo 08.04.2014. Legas Krystyna
Nova sekurigo de polaj monbiletoj