Marŝo de Katyń-ombroj, la iniciato omaĝanta la memoron de la murditaj fare de Sovetunio poloj, moviĝis lastdimanĉe tra la stratoj de Varsovio. La historian enscenigon partoprenis ĉ. 100 personoj en historiaj uniformoj kaj vestoj kaj multnombre venintaj varsovianoj. Tiutage pasis Tago de Memoro pri la Viktimoj de Katyń-krimo. Ĝi ligiĝis kun la datreveno de la publikigo en 1943 de informo fare de germanoj pri malkovro de amasaj tomboj de polaj civitanoj. Post la soveta agreso kontraŭ Pollandon la 17-an de septembro 1939 al la soveta mallibereco trafis ĉ. 250 mil polaj militkaptitoj, inkluzive de pli ol 10 mil oficiroj. Printempe 1940 la funkciuloj de NKWD [no-ko-vo-do] laŭ ordono de Stalin pafmortigis 22 mil polajn civitanojn. Inter ili troviĝis la elito de la antaŭmilita Pollando – oficiroj, policistoj, rezervaj oficiroj: oficistoj, kuracistoj, profesoroj, juristoj, instruistoj, inĝenieroj, sacerdotoj, literaturistoj, komercistoj, sociaj agantoj, Samtempe iliaj familioj fariĝis viktimo de amasa deportado en la profundon de Sovetunio. La marŝo estis nur unu el la iniciatoj memorigantaj la 74-an datrevenon de Katyń-krimo pasanta en la nuna jaro. planitaj por la nuna jaro.
El la elsendo 15.04.2014. Legas Tomek
Marsxo de Katyn-ombroj