Jam lastdimanĉe sur la terenoj de la okcidenta Pollando – dum la 2-a mondmilito enkorpigitaj en la germanan 3-an Regnon – ebrilis Torĉoj de Memoro. Tiu kampanjo omaĝis la memoron de 40 mil polaj civitanoj murditaj de germanoj dum la unuaj monatoj de la milito. Laŭ la iniciato de la Radio Merkury el Poznano kaj la poznana filio de la Instituto pri la Nacia Memoro oni bruligis torĉojn ĉe informtabuloj omaĝantaj viktimojn de stratpafadoj, ĉe individuaj tomboj de militviktimoj kaj ĉe amastomboj. La torĉoj ekbrulis ankaŭ en malgrandaj loĝlokoj, en la lokoj de la hombuĉado kaj en arbaroj, kie poloj estis amase murdataj. La kampanjo disvolviĝis konforme al la premiso, ke la plej elstara omaĝoakto favore al personoj, kiuj oferis sian vivon por Pollando estas senĉesa memoro kaj revenigado de memoro.
El la elsendo 31.10.2014. Legas Milada
Torcoj de memoro