Preskaŭ 21 mil familioj, entute pli ol 84 mil personoj ricevas helpon kadre de la kampanjo „Nobla Pakaĵo” 2015, kiu okazis meze de decembro. Sume estis kolektitaj 54 milionoj da zlotoj. Tio signifas ke la meza valoro de unu pakaĵo egalas al 2,6 mil zlotoj. La kerno de la tutalanda kampanjo organizita la 15-an fojon estas rekta helpo al homoj bezonantaj, al familioj. Du semajnojn antaŭ la Kristnasko ili ricevas pakaĵojn kun enhavo respondanta al iliaj bezonoj. La 12-an kaj la 13-an de decembro la donacintoj kunportadis la pretigitajn de si pakaĵojn al la centro de la kampanjo, de kie ili estis rekte liverataj al la bezonantaj familioj. Nunjare la kampanjo „Nobla Pakaĵo” ligis preskaŭ unu milionon da poloj kaj – kiel substrekis la organizantoj – ĝi fariĝis la antaŭkristnaska tradicio de poloj. Al la nunjara kampanjo engaĝiĝis pola futbalista reprezenta teamo, la prezidenta paro, polaj armeaj fortoj, edukministerio, individuaj sportistoj: Kamil Stoch, Anita Włodarczyk, Agnieszka kaj Urszula Radwańska. Laŭvican fojon estis pakaĵo pretigita de la papo Francisko. En 2014 la valoro de la helpo donita kadre de la kampanjo estis je 12 milionoj malpli alta.
El la elsendo 22.12.2015. Legas Maciek