La plej nova ekspozicio en la Nacia Muzeo de Krakovo estas aparta frandaĵo por ŝatantoj de numismatiko kaj historio. Ĝis aprilo 2027 ĝi prezentas la ekspozicion „Revolucio, progreso, imperiismo… monbiletoj de la 19-a jarcento”, proksimigante la historion kaj disvastiĝon de la papera mono en diversaj landoj de Eŭropo, Azio kaj Ameriko.
Pere de ekspoziciataj malnovaj monbiletoj ĝi proksimigas la historion kaj disvastiĝon de la papera mono. Ĝi rakontas pri diversaj formoj kaj funkcioj de mono ekde la fino de la 18-a jarcento reliefigante ĝian signifon en la mastrumado kaj socia vivo.
La vizitanto ekscias pri tio, kiel ŝanĝoj en la paperproduktado, meze de la 19-a jarcento, ebligis novajn grafikajn formojn de la monbiletoj, kiuj ekde tiam ĉiam pli ofte spegulis la vivrealaĵojn. Kroma atento estas donita al la tiel nomata substitua/anstataŭa mono en la formo de mandatoj kaj kvitancoj emisiataj de entreprenoj reage je manko de moneroj kun malalta nominalo. La krakova ekspozicio reliefigas krome la signifon de la valuta or-pariteto, kiu baziĝis sur la ligo de la monvaloro kun difinita orkvanto, kio celis financan stabilecon, kaj ebligis, ke en iuj landoj oni povis interŝanĝi la monbiletojn je oro.
Ĉiuj eksponaĵoj devenas el la Numismatika Kabineto de la krakova Nacia Muzeo, el la Arkeologia kaj Etnografia Muzeo en Lodzo, el la Silezia Muzeo kaj el kolektoj privataj.
El la elsendo 15.11.2026. Legas Maciek – 01′ 53″

