Hodiaŭ frumatene, laŭ la japana tempo, t.e. la 20-an de oktobro, el la Japana Kosma Centro Tanegashima staris la raketo H3, portanta sur la ferdeko la sondilon MMX. Ĝia tasko estas kolekti provaĵojn el la marsa luno Fobo, kaj reporti ilin al la Tero.
Fobo estas la plej granda kaj la plej proksima el la du naturaj satelitoj de la Marso. La luno estas tiel proksima al la planedo, ke ĝi dufoje tage leviĝas en la okcidento kaj subiras en la oriento. Ĝia nomo devenas de la antikva greka lingvo, kiu signifas “timo”.
JAXA la japana kosma agentejo konfirmis, ke la flugo de la raketo okazis laŭplane kaj post 71 minutoj MMX apartiĝis enirante la planitan trajektorion.
En aŭgusto 2027 MMX laŭ la plano eniros la orbiton ĉirkaŭ la Marso. Ĝia ĉefa celo estas kolekti provaĵojn de sur Fobo, unu el la lunoj de la Ruĝa Planedo kaj venigi ilin sur la Teron.
Antaŭ ol MMX surgrundiĝos sur Fobo sur ĝian surfacon trafos la franca-germana paŝveturilo IDEFIX, kiu ekzamenos proprecon kaj strukturon de la regolito. La sondilo mem devos kolekti almenaŭ 10 gramojn da Fobo-grundo.
Kiam la misio sur Fobo finiĝos, kaj kiam finiĝos esplorflugoj en la proksimeco de la dua marsa luno Deimos MMX forlasos la orbiton de la Marso. Tio okazos en 2030 kaj la reveno de la kapsulo kun la kolektita esplormaterialo estas atendata en 2031 ĉe Woomera testokampo en Aŭstralio.
La akirotaj grundprovaĵoj el Fobo helpos difini ĉu la lunoj de la Marso estas transkaptitaj asteroidoj, aŭ pecoj kreiĝintaj post iu potenca kontraŭpuŝiĝo de alia kosma objekto kun la plenedo. Povas esti, ke eblos difini kiel akvo kaj organikaj kombinaĵoj trafis la rokajn planedojn kaj ĉu la polvo kaŝas spurojn de la praa vivo.
El la elsendo 20.10.2026. Legas Barbara – 02′ 43″

