En la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko en aprilo, kiel „eksponaĵo de la monato” estas prezentata la 18-jarcenta biografio de reĝo Johano la 3-a Sobieski. La tiea kampanjo „la eksponaĵo de la monato” estis inaŭgurta en 2021. Ĝi celas proksimigi al la vizitantoj la historion de objektoj el la muzeaj kolektoj, kiuj ne estas rigardeblaj al vasta publiko. Ili estas prezentataj en la vestiblo de la muzeo, kiu troviĝas en la Urbodomo de Bjalistoko.
En aprilo 2026 kiel „monata eksponaĵo” estas prezentata biografio de la reĝo Johano la 3-a Sobieski (1629-1696) de Jakub Kazimierz Rubinkowski tre populara en la 18-a jarcento. Temas pri publikaĵo kun gloriga kaj patosa karaktero koncentriĝanta pri la militaj kaj politikaj sukcesoj de la reĝo. Ĝia prezento ligiĝas kun la 330-a mortodatreveno de la reĝo.
Unu el la libroedonoj aperis la presejo de monakoj bazilianoj en la najbara Supraśl, kiu estis unu el la plej gravaj presejoj de la 1-a Respubliko. Ĝi plenumis tre gravan rolo en la pola 18-jarcenta kulturo, kaj bazilianoj alportis signifan kontribuon al la popularigo de la klerigepoka literaturo presante i.a. lernolibrojn, vortarojn, konsillibrojn, librojn historiajn kaj aliajn. La malnovpresaĵoj el Supraśl apartenas al la plej valoraj objektoj en la Podlĥia Muzeo rilatantaj al la historio kaj kulturo de la regiono. La baziliana presejo en Supraśl funkciis en la jaroj 1695-1803 publikigante en la pola lingvo, latino kaj la malnovslava.
El la elsendo 25.04.2026. Legas Maciek – 02′ 01″







