Ĝis la 15-a de decembro 2024 pianistoj el la tuta mondo povas kandidatiĝi por la partopreno en la 19-a Internacia Chopin-konkurso 2025. Ĝi okazos inter la 2-a kaj la 23-a de oktobro venontjare. La kandidatoj devas ĝis la mezo de decembro sendi aŭdio-videoregistaĵon kun sia plenumo de elektitaj Chopin-komponaĵoj. La Kvalifikiga Komisiono elektos baze de ili ĉirkaŭ 160 pianistojn, kiuj partoprenos la konkurseliminadojn. Ili okazos lime de aprilo kaj majo 2025 kaj dum ili pianistoj devos prezenti ĉirkaŭ 30-minutan recitalon kun elektitaj komponaĵoj de Chopin. Renomaj pianistoj, ŝopenologoj kaj pedagojoj elektos el inter ili okdek la plej bonajn pianistojn, kiuj partoprenos la rivaladon en oktobro 2025. Same kiel en la antaŭaj konkurseldonoj tiujn kvalifikajn plenumojn eblos sekvi en la tuta mondo pere de la reto en la paĝo de Chopin-konkurso kaj ankaŭ en la oficiala jutuba kanalo de la Instituto de Frederiko Chopin.
La 20-an de oktobro 2025 estos anoncita nomo de la venkinto.

El la elsendo 20.11.2024. Legas Maciek – 01′ 19″