Ludu

En la 1351-a E_elsendo el la 30.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• Nia komenca aktualaĵo rilatas al la streĉita situacio en la Proksima Oriento kaj reagoj i.a. de Pollando je la kreskanta tensio.
• Sekvas ĝin kulturkronikaj informoj pri Prix Versailles por la Muzeo de la Pola Historio; pri Lublin, kiu estos Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo en 2029.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri E-kurso por hispanlingvanoj organizata de la Amerika Komisiono de UEA kaj pri la feriado AŬTUNAS en la Kastelo Greziljono okazonta en oktobro.
• Muzike akompanas nin kanto el jutubo „Leviĝu kaj Brilu”. Plia kanto de AI, ĉi-foje pri potenco de plibonigo, instiganta alfronti defiojn kun kuraĝo kaj espero. La interreta foto prezentas la panoramon de la urbo Lublin, kiu fariĝos Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo en 2029.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.