Ludu

En la 1348-a E_elsendo el 15/16.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

– Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ la prezidanto de UEA Duncan Charters,  kiu dum la pasinta semajno gastis en Poznano dum la ekzamena sesio de la Interlingvitikaj Studoj ĉe Adam Miskiewicz-universitato, kaj kontribuis prelege al la sekvinta poste lasta eldono de ARKONES. En nia interparolo ni koncentriĝas pri la ekzamena sesio de instruita trejnado gvidita de Katali Kovats;
– En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri grava mesaĝo, kiun ricevis Etsuo Miyoshi de la Eŭropa Komisiono agnoskinta la uzorajton de Esperanto en tiaj programoj kiel Erasmus+ kaj Kreema Eŭropo; pri la inundo plaginta la sud-okcidentan Pollandon; pri septembro kiel Pola Monato en la kanada Novskotio; pri kreskanta turisme interesiĝo pri la salminejo Wieliczka;
– En la sciencbultena rubriko ni informas pri la  Futurologia Konferenco okazinta semajnfine kun la partopreno de kulturagantoj kaj sciencistoj;
– Ĵus aperis en jutubo la plej nova muzikvideo de Armel Amio pri „Nova Tero” -https://youtu.be/oEMevgFW6RE; ni prezentas fragmente ĝian sonversion. La programinformon akompanas interreta foto kun alrigardo al la plaga inundo konkeranta la sudorientan Pollandon;
– En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.