Se temas pri la E-gazetaro en niaj aŭgustaj elsendoj, mi kelkfoje aludis al la ĉiutaga Kongresa Kuriero „La voĉo de Kilimanĝaro”. Kun niaj ĉiutagaj sonraportoj distancaj pri la 109-a UK multaj esperantistoj estis ĝisdate infomitaj pri iuj almenaŭ el la eventoj kaj la etoso de la 1-a UK en Afriko. Lastelsende mi aludis al la postkongresa raporta felietono de Tim Owen en „Libera Folio”, en kiu li rekonfirmas sian pozitivan supriziĝon pri la 1-a afrika kongreso de esperantistoj. Ne ĉio estis 100-procente laŭdinda – kiel li skribas – sed ni koncentriĝu pri lia mallonga konstaton „Meritas enormajn gratulojn la Kongresa Fako kaj certaj respondeculoj en UEA, de kiuj sukcesigi la aranĝon postulis grandegan strebadon. Kiam aferoj plej notinde misiris, kulpis aliuloj:….” Krom Tim Owen personan raportan pritakson de la kongreso plume de Jukka Pietiläinen ni trovis tre baldaŭ ĉe sezonoj.ru. Estas interese legi ambaŭ kaj indas citi la konkludojn de la finna raportinto. Jukka Pietiläinen skribas: „La kongreso estis granda paŝo por UEA kaj al la Esperanto-movado. Laŭdire UEA subtenis la organizadon de la kongreso en Afriko per 80 mil eŭroj. Tamen mi ĝojas, ke tiel okazis, kaj ke la kongreso ne estis nur kongreso de eŭropanoj en Afriko, sed vere internacia Esperanto-evento, kie renkontiĝis ne eŭropanoj kun afrikanoj, sed homoj kun homoj”. Nur hieraŭ, lastsabate venis la informo pri la ĵus aperinta rete septembra numero de „Esperanto”, kiu en plimulto spegulas kaj proksimigas la evetojn de la 109-a UK. Cetere en ĉi tiu numero eblas trovi la adreson de ĉiuj libere elŝuteblaj numeroj de la Kongresa Kuriero kaj aldone de la Kongresa Libro. Kiel enkonduke skribis la redaktoroj: „Sendube la 109-a UK en la tanzania Aruŝo jam okupis sian gravan lokon en la historio de la Esperanto-movado. Kompreneble, pasos ankoraŭ iom da tempo, por ke ni povu detale analizi ĝiajn signifon kaj rezultojn. Sed jam nun eblas diri, ke tio estis sukceso” . Kaj ili samtempe informas, ke ne sole la septembra numero de „Esperanto”, sed ankaŭ la oktobra kaj pliaj numeroj riĉos i.a. je publikaĵoj rilataj al la arta, kleriga, ekskursa programo de la kongreso. Dume jam en la septembra la leganto ricevas varian tekstomozaikon pri la kongreseventoj. En la komenco aperas skiza raporteto kaj impresoj de Malekera Bonne Idée, sekvas ampleksa raporto pri la Afrika Kongreso de Virinoj. En la numero aperas la rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2024. Krome la leganto konatiĝas pri la ĉina Tago dum la arusha UK, pri la scienca programo en Tanzanio, pri Esperantologia Konferenco, pri la kongresa Tago de Lernado. El la septembra numero de „Esperanto” eblas ĉerpi la informojn pri la laŭreatoj de la fulmrapida kurso de la svahila, konatiĝi kun ĉerpaĵoj el bonvenigaj kaj salutaj vortoj kaj fine legi la plenan tekston de la kongresa rezolucio. Tiu riĉa kaj freŝdata alrigardo al la UK en Afriko ne plenigas la tutan septembran numeron de la revuo. En aliaj kontribuoj ni konatiĝas kun la julia evento en Usono, kie UEA organizis neregistarajn organizojn, NROjn en speciala kunveno de UNo. La raporto pri la maja evento en Straburgo proksimigas „La Eŭropan E-Kongreson”, Ne temis tamen pri la kongreso de Eŭropa E-Unio, sed la evento de Espéranto-France, al kiu aliĝis Germana E-asocio (GEA), Belga E-federacio (BEF), Svisa E-Asocio (SES), Itala E-Federacio (IEF), Internacia Fervojista E-Federacio (IFEF) kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Mian atenton kaptis la raporto pri la evento rekte antaŭinta la 109-an Universalan Kongreson en Aruŝo. Temas pri la hibrida kongreso de ILEI en Masejoo en Brazilo. Fine de sia ampleksa kaj detala raporto Aristóphio A. Alves Filho konkludas: „La 57-a ILEI-Kongreso en Maceió, Brazilo, montriĝis sukcesa evento, kombinante akademian diskutadon, praktikan trejnadon kaj kulturan interŝanĝon. Ĝi ne nur kontribuis al la antaŭenigo de Esperanto-instruado, sed ankaŭ fortigis la ligojn inter edukistoj el diversaj landoj. La riĉa programo, kombinita kun la beleco de la gastiganta urbo, kreis neforgeseblan sperton por ĉiuj partoprenantoj. La kongreso finiĝis kun renovigita entuziasmo por la estonteco de Esperanto-instruado kaj kun multaj novaj ideoj por apliki en klasĉambroj tutmonde”. Volonte mi legos pri ĉi tiu ILEI-kongreso pli amplekse, povas esti ke ĝiaj fruktoj speguliĝos sur la paĝoj de IPR, do „Internacia Pedagogia Revuo”. La nekrologa rubriko en „Esperanto”-revuo iel revenigas nin al Arusho, ĉar en la daŭro de la kongreso la E-komunumon, kaj la japanan aparte tuŝis la neatendita morto de Moriwaki Yasumasa. Mi mem danke konfirmas kelkajn detaligajn notojn de Ulrich Lins pri la forpasinta antaŭnelonge Teruo Matsumoto, japana esperantisto de jardekoj vivanta en Pollando, amikiĝinta kun multaj malnovaj esperantistoj kaj ema kaj kapabla kunlabori kun sekvaj esperantistaj generacioj.

El la elsendo 25.08.2024. Legas Barbara – 07′ 37″