La dua duono de junio estas tempo de la plej mallongaj noktoj en la jaro. En la norda Pollando, dum la sennubaj tagoj la hela horizonto povas daŭri eĉ ĝis la 23-a horo. Tio estas eksterordinara periodo, dum kiu homoj festas la Sankt-Johanan nokton, la somermezan nokton. Sed tiuj tagoj ne okazas akurate dum la plej malonga nokto de la jaro, sed 2-3 diurnojn poste. La nunjara somera solstico en la norda hemisfero (vintra solstico en la suda hemisfero) laŭ la pola tempo pasas ĝuste hodiaŭ la 20-an de junio je la 22 horo kaj 50 minutoj kaj okazos pli frue ol antaŭ 228 jaroj, tio estas en la 1796-a jaro. La somera solstico okazas, kiam la norda poluso de la Tero estas plej forte klinita al la Suno. Ĉi tiu pozicio rekte influas la plilongigon kaj mallongigon de la tago. Kiel klarigas Ethan Siegel en Big Think-paĝo la kialo de tio radikas en la gregoria kalendaro. Karakterizas ĝin iu fluktuado kaŭzanta, ke konkreta dato surtere maksimume fidele spegulas la stituon de nia planedo rilate al la Suno. Lakone dirante la tempo de plena rotacio de la Tero ĉirkaŭ la Suno ne ekvivalentas al la meza jarlongo premisita de la gregoria kalendaro. Pro tio ĉiun kvaran jaron ni havas la superjaron, en ku februaro havas nur 29 tagojn. Tamen en superjaroj, la momento de la somera solstico (same kiel la vintra solstico kaj ambaŭ ekvinoksoj) okazas ekzakte 18 horojn, 11 minutojn kaj 14,87 sekundojn pli frue. Tial, la gregoria kalendaro havas krome mekanismon por “forigi superjarojn” en la kazo de jaro, kiu finiĝas per du nuloj, sed la unuaj du ciferoj ne estas divideblaj per kvar. Rezulte, 2000-mila jaro estis superjaro, sed 1900 ne estis, kaj ankaŭ ne estos 2100-a jaro. La sciencisto klarigas do, ke en la nuna sistemo, en ĉiu posta superjaro, la somera solstico okazas 45 minutojn pli frue. Tio finfine kondukos al situacio, kiam en 2096 (la lasta superjaro en la nuna jarcento) la somero komenciĝos la 20-an de junio je la 8:32 horo de la pola tempo (kaj la 19-an de junio sur la insuloj de Oceanio). Tiam la tuta “ciklo rekomenciĝos” kaj ni denove festos la astronomian komencon de la plej varma sezono la 21-an de junio.
El la elsendo 20.06.2024. Legas Barbara – 03′ 25″