En la 1501-a E_elsendo el la 20.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Ruth “Margo” Keves-Cohen, renkontita ĉi-somere dum la 1-a Virina Kongreso en Graz. Ni ekscias pri ŝia vojo al la E-komunumo kaj multaj respondecaj taskoj, kiujn ŝi plenumis kaj plenumas i.a. en E-versio de Duolingo, estraraneco en ESF kaj laboroj pri PIV;
• En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj – ni informas pri prof. Deptuła el Pollando, nova eksperto de WHO; Pri juna polo distingita per Young Courage Award de la Sveda Wallenberg-Akademio; pri Inglot-kosmetikaĵoj el Pollando;
• Nian sciencan temon ni dediĉas al internaciaj esploroj, kiujn partoprenis polaj sciencistoj, pri la rolo de papiloj por rekoni/ekzameni la cerbofunkciadon;
• Hodiaŭ ni komune proponis aŭskulti fragmenton de la kanto „Espero brilas en la Mallumo” por la teksto de Andreo Rygielskiel la jutuba profilo WaveSculptor;
• La akompana foto afiŝita de Alekso Miller en Telegramo prezentas grupon de kelkaj usonaj kongresanoj dum la 111-a UK. En la dua vico en verda T-ĉemizo troviĝas nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto, Ruth “Margo” Keves-Cohen;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
