Ludu

En la 1500-a E_elsendo el la 15.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• La hodiaŭa 1500-a E_elsendo de la Pola RetRadio estas aparta okazo por nia Leterkesta programero, kiu i.a. estas inspirita de la gratulmesaĝoj de Wu Guojiang, B-komitatano de UEA, la Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo (LEKK); de la Honora Prezidanto de IKEF Ĉielismo – WANG Tianyi kaj de Humphrey Tonkin el Usono lige kun la hodiaŭa jubilea E_elsendo el Varsovio;
• Krom elektitaj historiaj datoj komence ni prezentas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri Eŭropaj Tagoj de la Kultura Heredaĵo, pri la jubileanta Nacia Muzeo en Lublin (orienta Pollando) kaj la ekspozicio en la bjalistoka Muzeo de la Siberiekzilitoj;
• En la E-komunuma segmento ni informas pri  evento omaĝe al la forpasinta ĉi-somere prezidanto de la Akademio de Esperanto – uea.org/gk/1332a1; pri UEA- alvoko kunfesti la septembrajn – Semajno de Paco kaj Tago de la Eŭropaj Lingvoj – uea.org/gk/1331a1;
• Muzike akompanas nin Armel Amiot, kies elektronikan albumeton hodiaŭ – tio estas en lia naskiĝdatreveno – lanĉis Vinilkosmo.
• En la foto akompananta la programinformon prezentiĝas en la kongreseja vestiblo de la 111-a UK en Graz la ĉefredaktoro de la Pola RetRadio en Esperanto. La foton peritan de Jungkee Lee faris Sunera el Koreio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

.