En la ĉefdomo de la Resurektista Kongregacio en Romo troviĝas riĉa arkivo kun korespondaĵoj kaj notoj de tiom renomaj polaj poetoj, kiel i.a. Adam Mickiewicz, Zygmunt Krasiński kaj Cyprian Kamil Norwid. La historio de la kongregacio, kies sidejo troviĝas proksime al la Hispana Placo, ligiĝas kun la historio de la tn. Granda Elmigrado el la unua duono de la 1831-a jaro. Tiam post la falo de la kontraŭcara Novembra Insurekcio multaj elstaraj figuroj de la pola i.a. kultura vivo devis forlasi la landon. Plej multaj memoraĵoj ligiĝas kun la Adam Mickiewicz – temas pri leteroj, notoj kaj aliaj dokumentoj. Multas memoraĵoj ligitaj kun Cyprian Kamil Norwid. Troviĝas krome memoraĵoj ligitaj kun mondfama geologo kaj esploristo Ignacy Domeyko, rememoroj de monakoj ligitaj kun Frederiko Chopin. La plej gravaj dokumentoj estis jam trarigarditaj, sed nun dank’ al la subvencio de la pola kulturministerio komenciĝas kelkajara cifereciga programo. Post tiu etapo la dokumentoj estos disponigiaj rete en la informa sistemo de polaj arkivoj ZoSIA.

El la elsendo 15.10.2023. Legas Maciek – 01′ 23″