Nur komence de septembro pasis la Tago de la Nacia Legado, por kiu estis elektita la romano de Eliza Orzeszkowa „Apud Niemen-rivero”. Tio estis nur iu el la omaĝeventoj dum la Jaro de la Januara Insurekcio 2023, en ĝia 160-a datreveno. Meze de septembro en la Muzeo de Sinjoro Tadeo en Vroclavo – la sudorienta Pollando – estis lanĉita, daŭronta ĝis januaro 2024, ekspozicio „La nigra robo. Patriotinoj en la batalo por libereco”.
Ĝi konsistas el du partoj. La unua rakontas pri la partopreno de polinoj en la Januara Isurekcio, la alia referencas al epoko pli proksima kaj al engagiĝo de polinoj en la tempo de Solidareco. Ambaŭ partoj memorigas pri la engagiĝo de polinoj, kiuj amase kaj kun plena engaĝiteco batalis por libereco. Malgraŭ malsameco de la epokoj inter la jaroj 1863-1981 la sinteno de polinoj en la batalo por la suvereneco de la lando estis la samaj. Ĉiupreze, ofte endanĝrigante sian vivon kaj sanon ili prenis opozician sintenon rilate al la truditaj regantoj.
La ekspozicio bildigas polinojn el la epoko de la Januara Insurekcio, kiuj kadre de la amasa, politika protesto portis funebrajn vestojn kaj uzis la t.n.-an nigran juvelaron, tio estas nigrakolorajn ornamaĵojn: nigrajn broĉojn, kolĉenojn, braceletojn, orelringojn. La nigra juvelaro eniris poste la kanonon de la patriota simbolaro dum la 1-a kaj 2-a mondmilitoj, ankaŭ en Solidareca tempo. La ekspozicio proksimigas krome biografiojn kaj atingaĵojn de patriotaj polinoj el ĉiuj menciitaj epokoj. Inter la akompanaj al la ekspozicio publikaj eventoj troviĝas ekzercoj pri la patriotkaraktera brodado, laborhoroj por infanoj kaj junuloj, dum kiuj oni faras ekzemplerojn de la patriotemfazaj virinaj ornamaĵoj, filmprezentoj kaj sesio dediĉita al polinoj-patriotoj.

El la elsendo 15.10.2023. Legas Maciek kaj Barbara – 02′ 29″