Antaŭ 115 jaroj en Bostono naskiĝis nia hodiaŭa heroo Korczak-Ziółkowski, poldevena usona skulptisto. Al Usono en la 19-a jarcento venis lia avo, grafo Ignacy Ziółkowski. Liaj gepatroj Anna kaj Józef kiam la knabo havis apenaŭ du jarojn pereis en tragika akcidento. La orfiĝinta infano pasigis la unuajn vivojarojn en diversaj infandomoj, estis transdonita al vicfamilio kaj poste adoptita de irlanda boksisto, kiu ne traktis bone la knabon. Havante 16 jarojn Korczak Ziółkowski forlasis lin kaj fininte teknikan lernejon komencis labori en bostona ŝipfarejo kiel lignaĵisto. Tio estis lia unua paŝo al skulpado, kiu fascinis lin de la infanaĝo, kvankam li neniam povis lerni en artprofila lernejo. Sed nun talenta lignaĵisto postlabore kaj hobiule povis okupiĝi pri lignoskultptado, sekve dediĉis sin al la elfarado de artstilaj mebloj. Liaj produktoj fariĝas alte taksataj kaj serĉataj. Multajn sekretojn de la skulptarto malkovris antaŭ li skulptisto Jan Kirchmayer, kiu kune kun juĝisto Frederick Pickering Cabot fariĝis lia protektanto kaj amiko. Dank’ al sponsorado de ĉi-lasta Korczak Ziółkowski komencis provojn pri marmorskulptado kaj ne mirige, ke lia unua marmora artaĵo prezentis ĝuste la buston de Cabot mem. En 1932 Ziółkowski translokiĝas al Konektikuto, okupiĝante jam ekskluzive kaj profesie pri skulptado, vendante siajn verkojn en plej grandaj usonaj urboj. En 1939 lia marmora portreto de la pola pianisto kaj politikisto, Ignacy Jan Paderewski titolita „Studo pri Senmortulo”, la ekzemplo pri tio, ke Korczak Ziółkowski ne forgesis siajn polajn radikojn, akiris la unuan premion dum la Monda Ekspozicio en Novjorko. La sukceso fruktis per la propono fariĝi asistanto de la skluptisto Gutzon Borglum, kiu laboris pri la kapoj de kvar usonaj prezidentoj ĉe la deklivo de Mount Rushmore. Korczak Ziółkowski laboris kun li ĝis lia morto en 1941, ĉiam poste refrencante al li kiel ĉefa inspirfonto apud Fidio, Mikelanĝelo, Leonardo kaj Rodin. En la daŭro de tiuj laboroj kelkaj estroj de la indiana Granda Siua Nacio direktis sin al Korczak Zakrzewski kun la demando, ĉu li ne entreprenus la taskon krei montumenton omaĝe al indianoj, kiu prezentus ilian grandan heroon Freneza Ĉevalo. La distingiĝanta per fiero, kuraĝo kaj forto, Freneza Ĉevalo batalis i.a. apud Little Bighorn en 1876, post kiam usonaj trupoj perfidis la traktaton rekoninta ĉi tiun teritorion kiel la siuan teritorion. La Freneza Ĉevalo pereis unu jaron poste, sed lia figuro senĉes vivis en la komuna indiana memoro. Korczak Ziółkowski kun entuziasmo akceptis la inviton kiel honoron -por malgranda pola knabo, orfo el Bostono esti petita de indianaj ĉefoj per skulptaĵo rakonti ilian historion. Komenciĝis la planado de la skulptaĵo, por kiu indianoj destinis 200-metran rokon en la montoĉeno Nigraj Altaĵoj en la suda Dakoto. Korczak Ziółkowski elaĉetis la terenon de la usona registaro kontraŭ sia alia terposedaĵo. Kiam la projekto estis preta komenciĝis la 2-a mondmilito. Ziółkowski kiel volontulo rekrutiĝis al la usona armeo. Vundita du fojojn en Normandio li revenis al Usono en la rango de serĝento kaj por konstante setliĝis ĉe la Nigraj Altaĵoj. La laboroj pri la monumento de la Freneza Ĉevalo komenciĝis en junio 1948 ne per la uzo de ĉizilo, sed de dinamito por elpreni el la roko la projektitan formon de la rajdanta indiana heroo. La elirpunkto estis la pretigita pli frue marmora modelo de la estonta monumento. La unua rokeksplodo, tiel nomata ofereksplodo okazis en la ĉeesto de du kuzoj de la Freneza Ĉevalo kaj multaj indiĝenaj usonanoj. Korczak Ziółkowski utiligis siajn spertojn pri montskulptado akiritajn dum sia laborado ĉe montskulptaĵo de la kvar usonaj prezidentoj. Laboroj lamis komence, ĉar Ziółkowski rifuzis helpon, eĉ du fojojn 10 milionojn de la usona ŝtato, fidela al la indiana principo, ke la siua tero ne estas vendebla kaj krome konscia, ke akcepto de financa helpo povas konduki al nedezirindaj kompromisoj kun la ŝtato. Komence li loĝis en la tendo ĉe la piedoj de la roko portante enmane aŭ surdorse ĉiujn elementojn tiuetape bezonajn, do kilogramojn da dinamito, ŝtalakcesoraĵoj, ŝnuroj. Ekde la komenco li ankaŭ konsciis, ke dum sia vivo li ne sukcesos finpretigi la projektitan skulptaĵon. Tial li prilaboris detalajn notojn kaj planojn por tiuj, kiuj daŭrigos lian verkon, al tiu temo kun la edzino li pretigis tri librojn. Li mem laboris pri la monumento 35 jarojn kun persisto, konsekvenco kaj obstino manifestante inĝenierian inventemon kaj zorgemon de la bona mastro. Malgraŭ enorma fortostreĉo necesa por antaŭenigi la laborojn ĉe la monumento li devis certigi la vivtenon al la familio kaj kromfinancadon de la projekto. Li komencis bredi porkaron kaj brutaron, elkonstruis modernajn laktejon kaj segejon. Li mem produktis kaj riparis maŝinojn, realigadis indviduajn skulptistajn kaj lignaĵitajn mendojn. Pri la projekto laboris ankaŭ lia edzino Ruth, lia iama asistantino kaj 10 infanoj Joel, Mark, Anna, Kazimierz, Jadwiga, Adam, Marinka, Monika, Dawn kaj Jasio. Iom poste pro la interesiĝo pri la kreiĝanta monumento kaj grandiĝanta nombro de turistoj por gastoj estis konstruita hotelo, restoracio kaj butiko kun memoraĵoj. Ĉirkaŭ la ideo de la monumento plukreskis la ideo de projekto kun profunda humanisma emfazo. Korczak Ziółkowski pretigis koncepton de la tuta komplekso ĉirkaŭ la altaĵo kun univeritato kaj medicina centro, muzeo de indiana kulturo. La plano komenis realiĝi en 1973 kiam estis inaŭgurita Muzeo de Indianoj de la Norda Ameriko. En pliaj jaroj aldoniĝis Centro de Edukado kaj Kulturo de Indiĝenaj Usonanoj, universitato kaj Aleo de Grandaj Gvidantoj. De jaroj zorgas pri ĉio la fondaĵo de la Monumento Freneza Ĉevalo kolektante fondusojn necesajn por fini la monumenton kaj gvidi edukan agadon popularigante historion kaj kulturon de indianoj. Korczak Ziółkowski mortis subite pro korinfarkto en 1982 kaj estis sepultita ĉe la piedoj de la kreiĝanta monumento. La laborojn daŭrigas post la morto de la patrino liaj sep infanoj kaj nepoj kaj posteuloj de la eternigita per la skulptaĵo silua gvidanto Freneza Ĉevalo, kiu ankoraŭ dum la vivo onidire deklaris, ke li revenos ĉi tien en ŝtono. Antaŭ kelkaj tagoj, la 20-an de oktobro pasis la 41-a datreveno de la morto de Korczak Ziółkowski. Li naskiĝis la 6-an de septembro 1908, 31 jarojn post la murdo de la Freneza Ĉevalo, la 6-an de septembro 1877. En tiu tago, iu el la indianaj ŝamanoj deklaris, ke la 6-an de septembro jarojn poste naskiĝos blankhaŭta knabo, kiu havos eksterordinaran rolon en la indiana historio. La kreiĝanta rokmonumento 172 metrojn alta, 195 metrojn longa prezentanta la rajdantan Frenezan Ĉevalon kun etendita mano montranta la terenojn apartenintajn al la siuaj indiĝenoj konfirmas la rolon de Korczak Ziółkowski en ilia historio.

El la elsendo 25.10.2023. Legas Barbara – 10′ 26″