Ludu

En la 1238-a E_elsendo el la 20.04.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Ni interparolas kun Rico Giacometto – antaŭtage de la komenciĝonta vendrede Brita E-kongreso – pri ĝia programo, i.a. pri ĝiaj eksterlandaj kontribuantoj.
• Hodiaŭ ni prezentas la 136-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
• En la komencaj aktualaĵoj ni notas la pasintan hieraŭ datrevenon de la insurekcio en la varsovia getto; ni informas pri favora rilato de poloj al distanca laboro ankaŭ el eksterlando; pri grandaĝula universitato de sana senjoro en Bjalistoko.
• En la sciencbultena rubriko ni sciigas la esplorrezultojn pri la unusola – preskaŭ tutece konserviĝinta – kompleto de la mezepokaj ŝakoj. Ilin prezentas la apudanta la programinformon interreta foto.
• Muzike akompanas nin Feri Floro per fragmento de la kanzono  „Blanka ardeo”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.