En la Muzeo Villa Caro en Gliwice estis lanĉita la retrorigarda ekspozicio de la verkoj de Wojciech Siudmak la “Universo”. Pentraĵoj, desegnaĵoj kaj skulptaĵoj de fama pentristo estas rigardeblaj ĝis la 10-a de oktobro, kiam la artisto solenas sian 80-jariĝon. Post Gliwice liaj verkoj estos prezentitaj al la publiko en Gdańsk, Varsovio kaj Krakovo (en Wawel-kastelo). La naskiĝinta en 1942 Wojciech Siudmak studis en la Akademio de Belartoj en Varsovio kaj en la Ecole des Beeux-Arts en Parizo. De preskaŭ 50 jaroj li vivas kaj laboras en Francio. Siudmak estas konsiderata la ĉefa reprezentanto de fantazia realismo. La artisto dum multaj jaroj laboris kun unu el la plej grandaj francaj sciencfikciaj eldonejoj, libere interpretante la prozon de Frank Herbert, Philip K. Dick kaj aliaj elstaraj verkistoj. Liaj pentraĵoj aperis sur la afiŝoj de tri eldonoj de Cannes-Festivalo (1975, 1976, 1977), evento unika en la festivala historio. La fama Pocket-eldonejo dum pli ol 35 jaroj ornamis per liaj pentraĵoj la kovrilojn de sciencfikciaj kolektoj, kaj la ekspozicio de liaj verkoj ĉe la Eiffel-Turo en Parizo oficiale bonvenigis la trian jarmilon. La pola eldonejo Rebis eldonis la 23-voluman kolekton de “Diuna” de Frank Herbert kun la ilustraĵoj de Wojciech Siudmak. La sama eldonejo publikigis ankaŭ „Don Quijote” de Cervantes kun liaj ilustraĵoj kaj plurajn bibliofilajn albumojn de liaj verkoj. En la lastaj 20 jaroj kreiĝis pli ol 200 liaj desegnaĵoj por la serio “Dune”, pli ol 150 por la verkoj de Philip K. Dick, pli ol 40 por “Don Quijote” de Cervantes, pli ol 35 desegnaĵoj por la nokturnoj de Chopin. La kreado de Wojciech Siudmak fascinis plurajn generaciojn, kaj inter liaj admirantoj troviĝas eminentaj reĝisoroj kiel Denis Villeneuve (direktoro de la filmo “Dune” (2021), George Lucas, Federico Fellini kaj Jean-Jacques Annaud.

El la elsendo 30.09.2022. Legas Maciek – 2′ 19″