Ludu

La 1199-a E_elsendo el la 30.09.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa elsendo ni prezentas sonscenon pri la sinprezento de studentoj kaj prelegintoj de la Internaciaj Studoj en Poznano dum la sabata vespera programo de ARKONES, la 24-an de septembro 2022. Komencaj kulturaj aktualaĵoj rilatas al la okazinta en Bjalistoko Internacia Festivalo de la Ortodoksa Muziko Hajnówka 2022; al la retrospekta ekspozicio de pola renoma artisto Wojciech Siudmak en Gliwice; al la komenciĝonta post kelkaj tagoj Internacia Violonista Festivalo de Henryk Wieniawski. Ni prezentas resuman informon de Ilona Koutny pri la aŭtuna sesio de la interlingvistikaj studoj. Kadre de la studenta sinprezento ni citas el la koncerta videaĵo de Benoit Stasiaczyk el Ĉinio plene spektebla ĉe: https://www.youtube.com/watch?v=D_oCkQIfkKY&t=213s. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La programinformon akompanas interreta foto de unu el la pentraĵoj de Wojciech Siudmak.
La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.