Ludu

La 1194-a E_elsendo el la 05.09.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Tobiasz Kaźmierski, la ĉeforganizanto de la ARKONES (Artaj Konfrontoj en Esperanto). La evento denove okazos surloke en Poznano post trijara paŭzo dum la lasta semajnfino de septembro (http://www.arkones.org). En la sama periodo okazos la 109-a Japana E-Kongreso, kiun eksterlandanoj povas partopreni rete (senpage) (https://jek.jei.or.jp/). Pri tio ni informas fine de la elsendo.
Komencaj aktualaĵoj rilatas al mondaj demografiaj problemoj; al aktuala inflacio en Pollando; al la internacia konsorcio EU GREEN, kiu ricevis la statuson de Eŭropa Universitato. La sciencbultena temo traktas eksperimentojn pri artefaritaj kolagenaj korneoj revenigantaj la vidkapablon.
Muzike akompanas nin Suzana, Zuza Kornicka per la kanzono „Ravegaj tagoj” el la KD „Malsato de Espero”. La programon apudas afiŝo pri la nunjara eldono de ARKONES.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.