La Instituto Cervantes en Krakovo prezentas ĝis la 25-a de novembro ekspozicion „Goya fizionomi-desegnisto. La lingvo de la vizaĝo en la grafika arto de Goya”. Ĝi kreiĝis kunlabore kun la Reĝa Akademio de Belartoj de St. Ferdinand, kun la subteno de la hispana ambasado en Pollando. La ekspozicio montras kiel Goya konstruis siajn originalajn, ofte mornajn grafikaĵojn, precipe se temas pri homaj vizaĝoj – misformitaj, karikaturitaj, bestecaj kaj patologiaj. La ekspozicio malkaŝas ne tiom la talentofonton de Goya, kiom lian metiejon, lian metion. Brutaleco, la ĉeftrajto en la vizaĝoj de Goya, baziĝas sur kvar tendencoj origine kreitaj de tiaj artistoj kiel Leonardo da Vinci, Albrecht Dürer, Giovanni Batista della Porta kaj Lavater. En grafikaĵoj de Francisco Goya, ofte antaŭkurieraj, oni rimarkas ne nur bestecajn trajtojn, sed ankaŭ karikaturon aŭ frenezon. Liaj patologiaj, distorditaj bildoj de la homaj vizaĝoj firme gravuriĝas en la memoro kaj ne lasas la spektanton indiferenta. La kredo, ke la vizaĝo estas spegulo de la animo deriviĝas el la antikva epoko. Jam Homero estis konvinkita, ke malbelaj homoj havas maletikajn emojn; fabelpoetoj zorge elektis siajn bestfigurajn heroojn reference al la homsimilaj trajtoj. La enorme alta nivelo, kiun Goy atingis kiel fizionomi-desegnito eniris la arthistorion. La krakova ekspozicio prezentas liajn desegnaĵojn el la plej fama grafika serio: “Kapricoj”, “Milito-Hororoj” kaj “Frenezo”. Temas pri 40 grafikaĵoj rigardeblaj en tre interesa maniero, ĉar unuflanke oni rigardas grafikaĵojn mem, kaj aliflanke – iliajn grandigitajn fragmentojn.

El la elsendo 30.08.2022. Legas Maciek – 2′ 12″