Ludu

La 1191-a E_elsendo el la 20.08.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En la komenca kulturkronika rubriko ni informas pri nova murpentraĵo en Bjalistoko, ĉi-foje honore al la urboestablinto hetmano Jan Klemens Branicki, la plej granda artmecenato en la urba historio; pri interesa ekspozicio dediĉita al la pola-brita muzikisto Feliks Janiewicz en Edinburgo; pri skulptaĵoj de Rodin admireblaj en la varsovia Łazienki-Parko. Nia abunda E-komunuma segmento kvazaŭ daŭrigas la prikongresan raportadon per informoj pri la nunjaraj distingitoj per Diplomoj pro Elstara Agado kaj Elstara Muzika Agado, pri la nunjara Deguchi-premiito, pri la kongresa deklaro. La planitan leterkestan renkontiĝon kun multaj reagoj je nia dumkongresa raportado ni ŝovas por sekvaj elsendoj.
Hodiaŭ ni prezentas la kanzonon „Kiel la Tero belas”, kies teksto de Ewa Grochocka el Francio akiris la 2-an premion de la Belartaj Konkursoj en la branĉo kantoteksto. La programinformon akompanas la interreta foto pri la plej nova murpentraĵo en Bjalistoko honore al la urbokreinto, ĝia artmecenato hetmano Jan Klemens Branicki.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.