Ludu

La 1188-a E_elsendo el la 12.08.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

Per la vendreda elsendo ni daŭre sondokumente akompanas la 107-an UK-on en Montrealo. Hodiaŭ komence ni prezentas la raporton de akademianoj Hans Becklin kaj Brian Moon pri la ĵaŭda publika kunsido de la Akademio de Esperanto. Ni referencas per eta soncitaĵo el la ĵaŭda kultura programo, en kiu aŭdiĝis la teatraĵo de Yevgeniya Zvereva Amis „1910”, kiun la publiko aplaŭdis starante. Hodiaŭ kun kelka malfruo en nia programo aŭdiĝas la sonraporto pri la rezultoj de la nunjara eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA. Por la bezonoj de la progamo ĝi estas iom sonredaktita. La programakompana interreta foto  bildigas scenon el la teatraĵo „1910”.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.