Ludu

La 1186-a E_elsendo el la 10.08.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

En nia laŭvica elsendo ni sondokumente akompanas la 107-an UK-on en Montrealo, kie hodiaŭ tradicie – merkredon – okazas la Ekskursa Tago. Ni do denove retrorigardas. Ĉi-foje al la marda programo donante apartan atenton al Tago de Lernado. Pri ĉi tiu kongresa programero ni interparolas kun ĝia organizantino, Marija Belošević. Sekvas kompletiga sonsceno pri la finaj minutoj de la prelego de Duncan Charters pri Interkultura Kompetento, en kiu li memorigas ĝiajn karakterizajn trajtojn. En nia hodiaŭa raporteto aŭdiĝas krome muzika kaj voĉa invito al la koncerto flanke de Kristina Miroshkina kaj Stefano Laflamme, „La vivo rozas” de Joëlle Rabu, kies koncerto ravis multajn. Tio rilatas al la marda koncerta programo.  Kaj fine  fragmente aŭdiĝas la kanzono „Menestrelo” kies teksto – en egaleco kun „Ne foriru” – akris la unuan premion en la branĉo Kantoteksto de Belartaj Konkursoj de UEA. La muzikon komponis Liven Dek, kantas Xavier Rodon. La apudanta la programinformon foto rilatas al la prelego de Duncan Charters kaj listigas ĉefajn trajtojn de interkultura kompetento.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.