La 1-an de julio estis disponigita al la publiko post preskaŭ unujaraj preparoj la plej grava kolekto de la naciaj memoraĵoj kaj polaj trezoroj en la Krakova Wawel-kastelo. Aktuale la Nova Reĝa Trezorejo disponas pri trioble pli granda ekspozicia spaco, dank’ al kio ĝi enhavas pli multe da historiaj objektoj ol antaŭe. La Nova Reĝa Trezorejo referencas al du historiaj institucioj situantaj en la kastelo almenaŭ ekde la 15-a jarcento. Temas pri la Reĝaj Trezorejo kaj Arkivo. En la Trezorejo troviĝis la plej valoraj insignoj de la reĝa povo kaj la reĝaj juveloj. En la Arkivo – la plej gravaj ŝtataj dokumentoj. Ili ne estis ĝenerale alireblaj kaj unuopaj ekzempleroj estis prezentataj nur esceptokaze, ĉefe dum reĝkronadoj. La unua elmontro de la reĝaj insignoj okazis en 1792. En 1795 post la tria dispartigo de Pollando, la Trezorejo estis prirabita de prusoj kaj poste preskaŭ tutece detruita. La Malnova Pola Reĝa Trezorejo en Wawel-kastelo ĉesis ekzisti. La Wawel-muzea ekspozicio kun saviĝintaj objektoj kaj objektoj reakiritaj la unuan fojon estis malfermita en 1930. Ĝi estis poste sisteme riĉigita. Nun en la Nova Reĝa Trezorejo eblas rigardi dank’ al la modernaj ekspozicirimedoj la vaste konatajn historiajn objektojn kaj ankaŭ tiujn, kiuj ne estis ofte ĝis nun prezentataj. La plej malnova verko en la Trezorejo estas greka ceramika amforo kun dancisto el la 6-a jarcento antaŭ Kristo. La plej nova – arĝenta Aglo de la Pola Reĝlando en 1829 alfiksita al la glavo uzita dum la kronceremonio de la reĝo Jan la 3-a Sobieski. Ĉiuj eksponaĵoj en la trezorejo kaj la arkivo estas provizitaj per informoj klarigantaj ilian signifon kaj valoron.

El la elsendo 20.07.2022. Legas Tomek – 2′ 10″