Ludu

La 1174-a E_elsendo el la 25.06.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Enhavas gesinjoroj:
– Interparolon kun pola poetino kaj tradukistino de la pola poezio en Esperanton, Lidia Ligęza. Ŝi prezentas iun el siaj tradukoj de poeziaĵoj pri Krakovo, ja ni renkontiĝis okaze de la 33-aj E-Tagoj de Krakovo. Ni parolas ankaŭ pri ŝia tradukista laboro.
– En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri statuso de la unia kanditato, kiun ĉi-semajne ricevis Ukrainio kaj Moldavio; pri tio, ĉu poloj revas pri trankvila emeritiĝo; pri fotovoltaikaj aranĝaĵoj en ĉiam pli da polaj domoj; pri tio, ke la ukraina informkanalo Ukraina24 instaliĝas en Pollando.
– En la sciencbultena rubriko ni informas pri planedveturiloj de polaj studentaj teamoj lige kun la prestiĝa internacia konkurso University Rover Challenge (URC) 2022.
– Hodiaŭ muzike akompanas nin ukraina popola kanto „En verda val’”. La akompana interreta foto prezentas iun el la venkaj planedveturiloj projektitaj de polaj studentoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.