Ekde la fino de aprilo en la Reĝa Kastelo en Varsovio funkcias nova konstanta ekspozicio. Ĝi estas dediĉita al la regintaj en Pollando elektaj reĝoj el la saksa dinastio Wettiner – Aŭgusto la 2-a Fortika kaj lia filo Aŭgusto la 3-a. Kvankam laŭ la vidpunkto de ilia politiko temis pri regantoj, kiuj alkondukis al la falo de la Respubliko, aliflanke konsiderante la kulturan kaj moran evoluon temis pri periodo bunta kaj interesa en la historio de Pollando. La ekspozicio havas la formon de reĝa aŭ aristokrata  salonego el la unua duono de la 18-a jarcento. Same la kolektitaj en ĝi artverkoj kiel meblaro reprezentas la dominajn tiuepoke antaŭrokokan kaj rokokan stilojn. En la salono troviĝas 27 portretoj de la regintoj, iliaj edzinoj, infanoj legalaj kaj ekstergeedzaj. La originalaj, epokaj mebloj estis speciale aĉetitaj por ĉi tiu ekspozicio en la antikvaĵistaj butikoj de Parizo, Madrido kaj Modena. Entute la kolektado de eksponaĵoj el la tuta Eŭropo daŭris tri jarojn. Parto devenas el la provizoj de la varsovia Reĝa Kastelo.  La regado de saksoj kiel la polaj reĝoj famiĝis ankaŭ pro la evoluo de la rafinita kuirarto, inkluzive de la ligita kun tio manĝilaro, tablotukoj kaj altklasaj porcelanaĵoj. La populara inter eksterlandanoj driraĵo „mi manĝis kiel la pola reĝo” rilatis al la rafiniteco de la kuirartaj menuoj. Tiuepoke populariĝis inter poloj la kaftrikado unue hejme, poste en kafejoj; trinkado de mineralaj akvoj, unue el la saksaj,  poste el la landaj fontoj.   La ekspozicio rolas kiel fono por ĉi tiu fascina kaj tempesteca ĉapitro en la historio de Pollando, kiu estis la saksa epoko, por kompreni ĝian bunton kaj komplikecon.

El la elsendo 30.05.2022. Legas Gabi – 02’19”