Ludu

La 1167-a E_elsendo el la 20.05.2022 ĉe www.pola-retradio.org

– Lastdimanĉe inter la sanktuloj de la Rom-katolika Eklezio estis proklamita la karmelana sacerdoto el Nederlando Tito Brandsma. Tiu ĉi religiulo, filozofo, akademia instruisto, ĵurnalisto, eklezia asistanto de katolikaj periodaĵoj estis ankaŭ dum sia vivo ĝis la martira morto en Dachau aktiva esperantisto. Tio estas la okazo interparoli antaŭmikrofone kun Marija Belošević, la prezidantino de IKUE – Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.
– Komencaj kulturkronikaj informoj koncernas ekspozicion en Teherano pri helpo de Irano donita al polaj rifuĝintoj dum la 2-a mondmilito; la prezentiĝon de la pola romaa artistino dum la Venecia Bienalo; la 12-an varsovian librofoiron, kies honora gasto estas Norvegio.
– En la E-komunuma segmento ni memorigas pri la proksimiĝanta limdato en la itala muzika konkurso, kies patrono estas Gianfranco Molle. La elsendon akompanas interreta foto rilatanta al la Bienalo en Venecio, kie Pollandon reprezentas la romaa, cigandevena artistino Małgorzata Mirga-Tas.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.