Ludu

La 1166-a E_elsendo el la 15.05.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En ĝia enhavo vi trovas, gesinjoroj:
– La 125-an fragmenton de la romano de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof;
– En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri dankvortoj de ukrainoj pro helpo al ilia lando; pri superaj studoj por ukrainaj rifuĝintoj pri la pola lingvo en la Universitato de Lodzo; pri deklaro de UNICEF koncerne tragikan sorton de siriaj infanoj;
– La sciencbultena temo estas dediĉita al la komunua pola-norvega esplorprojekto pri stavoj.
– En la hodiaŭa elsendo aŭdiĝas la kanto de Krysztof Daletski pri kuraĝo necesa por ekiri la vojon al paco; krome Lorenzo Tomezzoli kantas fragmente sian kanzonon „Valora koncert’”. La akompana foto kun bela alrigardo al lageto rilatas al nia sciencbultena temo.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.