Ludu

La 1163-a E_elsendo el la 30.04.2022 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ en nia felietono pri koninda polo ni prezentas silueton de profesoro Aleksander Wolszczan, kies naskiĝdatreveno pasis lastvendrede. En januaro nunjare pasis krome la 30-a datreveno de lia pionora malkovro pri la ekstersunsistemaj planedoj.
– Komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al: muzeo omaĝanta i.a. la helpan heroecon de la loĝantoj de Oświęcim, la urbo apuda la germanan koncentrejon Auschwitz el la periodo de la 2-a modmilito; al nova konstanta ekspozicio en la varsovia Wilanów, dediĉita al la kolektistaj pasioj de la magnata Potocki-familio; al la muzea-eduka centro en la nacia parko de okcidenta Pollando.
– En la E-komunuma segmento ni sciigas pri la jam konsultebla 2-a Bulteno de la 107-a UK en Montrealo; pri la pasinta Nokto de libroj en Madrido. Krome ni prezentas la plej novan bitan albumeton de Vinlkomso „Banĝo Esperanto” recitante fragmente el tiu ĉi albumeto de Armel Amiot la kanzonojn „Ĉio estas amo” kaj „Nova ĝojo”.
La akompana la programinformon foto prezentas la heroon de nia felietono, Aleksander Wolszczan, la malkovrinton de la Universo ekster nia sunplaneda sistemo.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.