Venis la laŭvica okazo, gesinjoroj referenci al la 100-jara E-Radio. I.a. al UEA.facila mi povis kontribui pri tiu ĉi grava nunjara jubileo. Lastlunde, la 4-an de aprilo – kion memoras nur malmultaj aŭskultantoj – pasis 63 jaroj post kiam el studio de la publika Pola Radio aŭdiĝis la signalo elparolita per la tondra voĉo de renoma tiam radioparolisto Piotr Rowiński „Parolas Varsovio, naskiĝurbo de Esperanto”. Tiel komenciĝis la elsendoj de la unua oficiale instalita, profesie funkcianta dum jardekoj E-redakcio en la historio de E-Radio, tiu de la publika Pola Radio. Neniu el la redaktoroj, kiuj akuŝis tiam ĉi tiun novan radio-bebon plu estas kun ni, sed nia memoro pri plimulto de ili, kun multaj ja ni laboris dum jardekoj, daŭras. Ni do tutkore omaĝas la memoron de redaktoroj Jerzy Uspieński, Jerzy Grum, Andrzej Pettyn, Jan Klimek, Mariusz Dastych, la memoron de niaj raportistoj, parolistoj Maraja Graczyk, Barbara Sokalówna, Zbigniew Lutogniewski, Piotr Rowiński, Lucjan Szołajski…. ja mi ne forgesu pri tiuj, kiuj kun la E-Redakcio de Pola Radio ligis parton de sia vivo kiel Anna Henn-Limont, Wojtek Usakiewicz, Elżbieta Gromek, Ewa Krach, Małgosia Wultańska, Remigiusz Grzela, Michał Wyszogrodzki ne parolante pri pluraj kunlaborantoj. Milada Szwedo, Gabi Kosiarska, Maciej Jaskot daŭre eĉ se ne same intense daŭrigas la laboron en la Pola RetRadio en Esperanto, ekster la strukturo de Pola Radio. Ni fieras pri kunlaboro kun novaj kunlaborantaj kolegoj kiel Tomasz Miller, Krystyna Grochocka, Pamela Krzypkowska aŭ Michał Łabenda – ankoraŭ ne antaŭmikrofone. Aparte kun „la plej fidela inter fidelaj kunlaborantoj” la nuna ĉefo kaj respondeculo pri nia nuna retejo www.pola-retradio.org, Bruce Crisp el Kanado. El la plej malnova redakcikerno restis ni du – Milada Szwedo kaj mi, kiu de 22 jaroj estris jen la E-Redakcion de Pola Radio, jen gvidas la teamon de la Pola RetRadio en Esperanto. Dankon al ĉiuj, kiuj aprecas nian laboron, kiuj ne hezitas emfazi mesaĝe al la redakcio aŭ fejsbukprofile sian subtenon por la farata laboro, donace subvenciante ĝin. Ĉiam ni subtrekas, ke la reagoj de la aŭskultantoj nutras nian profundan konvinkon pri la utileco de niaj variaj kaj plurfacetaj E-radiaj programoj. Ne oftas mesaĝoj, kiuj donas al ni apartan moralan forton daŭrigi tiun laboron, eĉ sen adekvataj rimedaj reagoj. Tial kelkfoje ne tre pozitive influas nin asertoj, ke pozitivaj reagoj „trodorlotus” la laborantojn kaj kunlaborantojn. Ja ne temas pri dorlotavido, sed iom justa traktado de niaj ĉiutagaj klopodoj malantaŭ, kiuj kasiĝas horoj da nevidebla, nekompensita redakcia laboro. Motivas ĝin – evidente la reagoj de la aŭskultantoj – ŝatosignoj, eĉ lakonaj opiniesprimoj, sed ankaŭ kaj eble eĉ ĉefe tiaj mesaĝoj, se eĉ tre maloftaj, kiel tiu de Fabian Baez el Kolombio. „Mi estas kolombiano. Mi aŭskultas viajn elsendojn, silente ekde 1980. Pro vi mi lernis ami Pollandon, chiu Pola. Via programo dum 42 jaroj vere estas altkvalita, valoro-plena. Mi amas viajn programojn, viajn vochojn, temojn ktp. Bedaurinde en mia lando Esperanto ne estas tre konata nek uzata, mi sentas min tute sola kaj pro tio, viaj vochoj donas al mi forton. Vivu longe Pola Retradio!! Fabian Baez”. La 63-a datreveno de la E-Redakcio de Pola Radio, kies heredantoj nin ni taksas koincide ligiĝas kun la unua publika deklaro pri E-Radio, k iun antaŭ 99 jaroj vortumis la 4-an de aprilo 1923 la Komerca Konferenco en Venecio. Ni citas laŭ la broŝuro el 1928 de Walter Daehler – estro de la Komisiono por Radio-statistiko, komisiita de Internacia Centra Komitato de la E-movado en Ĝenevo. Ni legas en ĝi: „La tutmonda disvastigo de senfadena telefonio nepre postulas rimedon por superi la lingvajn barilojn kaj rekomendas la uzadon de Esperanto por komunikaĵoj destinitaj al eksterlanda aŭdantaro”. Tion i.a. ni faras kaj ĝojas emfazi nian kontenton, ke en nia enketo sojle de la 12-a ekzitojaro de la Pola RetRadio en Esperanto kelkaj el la enketitoj emfazis la deziron kontribui al la programenhavo. Tion ni klopodos realigi ekde la nunjara aprilo per aparta elsendo dediĉita al ĉi-specaj kontribuaĵoj. La koncernajn enketitojn ni kontaktas aparte, sed daŭre estas malfermaj je alies ĉi-koncernaj proponoj. Nun venas tamen ankaŭ momento anonci iun modifon en la ĝisnuna elsendoskemo. Ĝis nun ni liveris 8 ĝis 9 ĉiumonatajn ampleksajn programojn. Dum la lastaj 11 jaroj ni ja rimarkis, ke jen kaj jen ŝanĝiĝis la kutimo aŭskulti niajn elsendojn, la kutimo reagi. Tion ja ebligas evidente la reta epoko kaj la podkasta elsendoteknologio. Tial, preninte en konsideron tiujn ĉi motivojn kaj loĝistikajn realojn en la nuna, daŭre distanca redakcia laboro, ni decidis ekde nun proponi E-elsendojn de nia teamo ĉiun kvinan tagon. Ĝis nun la 5-taga intervalo ekzistis nur inter la vendreda kaj marda elsendoj, nun ĝi koncernos ĉiujn programojn. Povas esti, ke temas nur pri provizora ŝanĝo. Viaj reagoj, karaj radioamikoj decidos ĉu temas pri firma decido. Sed krom tiuj niaj programoj aŭdiĝantaj ĉiun kvinan tagon ni premisas elsendi almenaŭ nun unu kroman programon, en kies konsiston eniros kontribuaĵoj de niaj aŭskultantoj.

El la elsendo 05.04.2022. Legas Barbara – 9′ 27″