Antaŭ kelkaj tagoj, la 18-an de marto 2022 la listo de la Historiaj Monumentoj de Pollando riĉiĝis je la 115-a objekto. Kiel ni jam informis la listo estas unu el la protektoformoj de firmlokaj, t.e. nemoveblaj historiaj objektoj kun aparta valoro historia, scienca kaj arta kun granda signifo por la kultura heredaĵo de Pollando. Ĉi-foje temas pri franciskana klostra komplekso de fratuloj Bernardanoj en Radom. En la konsiston de la klostra komplekso eniras la klostra konstruaĵo mem, preĝejo de s-ta Katarina Aleksandria, mastruma kontruaĵoj kun kuirejo, pordego-kapelo, ĉirkaŭklostra murego kaj ĝardeno”. La decido de la prezidento en kies kompetentoj troviĝas aprobo de la peto kronas kelkajarajn klopodojn de la monakoj kaj la kelkcentjaran historion de franciskanoj en Radom. La objekto ekde la komenco mem servis kiel la kultoloko. Ĝiaj radikoj referencas al la 2-a duono de la 15-a jarcento, kiam la monakojn venigis al Pollando reĝo Kazimiro la 4-a Jagelonido. La konstruplacon oni difinis en 1468 kaj la sekvan jaron ĝi estis aprobita de episkopo de Krakovo. Komence la preĝejo kaj klostro elkonstruitaj nur en la daŭro de unu jaro estis lignaj. Ĉar ĝi troviĝis ekster la muroj de la urbo, ĉe la publika vojo ĝi ricevis formon de fortreso ĉirkaŭita per murego. Tio ebligis defendon kaze de malamika atako. La klostra komplekso kreiĝis en la jaroj 1468-1516, plukonstruo de la preĝejo de s-ta Katerina Aleksandria okazis en la jaroj 1911-1914. En la lastaj jaroj en la klostra komplekso okazis ĝisfundaj renovigaj-konservistaj laboroj. Interalie oni renovigis la gotikan klostran fornelan konstruaĵon, kiu estas la unusola ĉi-speca objekto en Pollando. Se ni jam parolas pri la unua Historimonumento en Radom ĵus metita en la oficialan liston ni aldonu, ke la unua mencio pri la urbo troviĝas jam en la bulao de papo Hadrian la 4-a el la 1155-a jaro. Hodiaŭ tamen ne al historiaj faktoj mi referencu, sed mi proponas legendon pri tio, kiel la urbonomo Radom kreiĝis. Onidire antaŭ multaj, multaj jaroj la regionon surkreskis densa arbaro kun la abundo de ĉasbestoj. Iufoje juna ĉasisto dum tagoj vagadis tra ĝi ne povas renkonti leporon aŭ cervon. La arbaro ŝajnis esti senbesta kaj tiam rimarkis la junulon la arĝentpluma birdo. Ĝi rekonis en li homon kun bona koro kaj decidis al li helpi. Ĝi rakonti al li pri iu regiono riĉa kaj bonstata, kaj kiel diradas maljunuloj „plena da fluanta lakto kaj mielo”. Eb ĝi la bestoj estas en abundo, la rivero Mleczna (la lakta) plenas je fiŝoj kaj de ĉiu loko etendiĝas belegaj panoramoj. La junulo senhezite ekiris por trovi ĉi tiun lokon. Dum la irado gvidis lin la arĝentpluma aglo, kiu rakontis al juna ĉasisto, ke iam la loĝantoj ĉe la rivero Mleczna vivis en plena harmonio kun belegaj riverspiritoj, difinataj rusalkoj. Tagoj pasadis trankvile kaj naturo invitis al ripozo. Bedaŭrinde kun la tempopaso homoj fariĝis ĉiam pli akaparemaj dezirante ekposedi arbarojn, riverojn kaj aliajn valorojn. Fine ili elpelis rusalkojn kaj senigis la regionon je la magia ĉarmo, kie dank’ al ili tie regis. Puno venis rapide al la ŝtonkotaj homoj, kiuj falis en eternan dormon. Librigi ilin de ĉi tiu stato de ensorĉiteco estis povonta sole persono kun bona koro, impresiĝema, amanta la naturon. Tiu, kiu kapablas kompreni la birdokantojn kaj arbarsusuron. Ĝuste tien alkondukis la junulon la arĝentpluma aglo. Ravis lin la verdosuka verdaĵo, kristala akvo, misteraj akvoterenoj, la reganta trankvilo, birdotriloj kaj muziko de la fluanta akvo. Enpensiĝinte li diris, kompreneble en la pola lingvo „Rad dom, bym tutaj zbudował”. „Mi feliĉus, domon ĉi tie elkonstrui”. Je tiu parolo ĉiuj vekiĝis kaj la vilaĝo repulsis per la vivo. Dankeme pro la forprenita punensorĉo oni proponis al la junulo estri la vilaĝon kaj la arĝentpluma aglo gvidis ĉiujn al la Lakta rivero. Ekde tiam ĉiuj vivis konkorde kaj pace en la loko >Rad dom…<, Radom.

El la elsendo 25.03.2022. Legas Barbara – 6′ 14″