Ne ĉiuj esperantistoj scias pri la agado de mariavitoj rilate al Esperanto, dum ĝi merita la atenton, ĉar tiu movado estis sufiĉe forta. Pri tio atentigis nin nia aŭsultantino el Lublin kaj ŝian kontribuon ni nun prezentas: Mi loĝas proksime al Lublin – skribas Anna Laskowska, do mi devas mencii pri unu el la pioniroj de Esperanto en ĉi tiu urbo. Li estis Adam Furmanik, kiu, kiel lernanto de gimnazio, eklernis Esperanton jam en 1888. Poste, kiel kleriko de la Malnovkatolika Mariavita Eklezio, li vigle propagandis Esperanton inter la mariavita pastraro. Adam Furmanik, kiel la vikario de la romkatolika paroĥejo de la Naskiĝo de St. Johano Baptisto en Leszno apud Varsovio, en 1906, kune kun kelkmilo da kredantoj, decidis transiri al la Mariavita Eklezio. La mariavitoj devis forlasi la ekzistantan preĝejon kaj starigi kapelon en la vilaĝo Grądy (hodiaŭ parto de Leszno), kaj la unua parokestro estis ĝuste Adam Furmanik. Poste la mariavitoj el Leszno konstruis propran preĝejon. En 1909, la paroĥo havis pli ol mil mariavitojn. En 1920 en la mariavita paroĥo en Leszno okazis kongreso de esperantistoj, prezidata de Feliks Zamenhof – la frato de la kreinto de la lingvo Esperanto. La dokumento, kiu montras la interesskalon de la mariavita pastraro pri Esperanto estas Adreslibro de Polaj Esperantistoj de Jan Zawada el 1931, en kiu oni povas vidi nomojn de multaj esperantistoj-mariavitoj. La frato Adam Maria Bazyli Furmanik, kiu estis membro de la Universala Esperanta Asocio kaj ankaŭ delegito en sia regiono, havis grandan influon al popularigo de la lingvo Esperanto inter la mariavita pastraro. En sia paroĥo en Leszno li organizis rondon de Pola Esperanto-Asocio. La mariavitoj trovis en la ideo de Zamenhof multajn elementojn de sia propra socia programo. Li estis vidita kiel la vojo al universala paco kaj frateco. En 1931 estis fondita Mariavita Esperantista Ligo – MEL. En oktobro 1931 aperis en Płock la unua numero de la dulingva, pola-esperanta revuo „Renkonte Al La Suno”. La intenco de la mariavita pastraro estis enkonduki Esperanton kiel la duan, apud la nacia, lingvon konatan de ĉiu kredanto. La instruado de Esperanto koncernis precipe junulojn. Esperanto estis instruata en mariavitaj lernejoj, en la klasoj inter la 4a kaj 7a. En 1929 en Leszno estis fondita la organizo Juna Esperantisto Mariavito kaj en Płock – Mariavita Junularo. La Esperanto-kurso estis prezentita ankaŭ en la ĉiumonata revuo Templaro. Bedaŭrinde – kiel skribas Anna Laskowska – post la dua mondmilito la mariavita Esperanto-movado nur iomete reviviĝis. Nur kelkaj pastroj revenis al tiu ĉi ideo. Inter ili estis la frato pastro Adam Furmanik, kiu dum la Universala Esperanto-Kongreso en Varsovio, oficiale bonvenigis ĉiujn partoprenantojn nome de la Mariavianoj. La frato Adam Bazyli Furmanik estis aktiva esperantisto ĝis sia morto. Li mortis en 1959 en la aĝo de 88 jaroj. Unu el la plej aktivaj esperantistoj de la mariavita movado en la postmilita periodo estis pastro frato Wawrzyniec Rostworowski. Li kunlaboris pri traduko de la teksto de la mariavita Meso al Esperanto, kiu estis celebrita dum la 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio en 1959. La frato Wawrzyniec Rostworowski estis membro de Pola Esperanta Asocio kaj ankaŭ de Universala Esperanta Asocio. Kiam en 1964 en Pola Esperanto Asocio aperis la ebleco de dumviva membreco, la frato Wawrzyniec Rostworowski uzis tion kaj fariĝis dumviva membro de PEA kun la membrokarto numero 4. Dankante al Anna Laskowska pro ĉi tiuj gravaj laŭ la historia vidpunkto de nia E-komuumo informoj mi aldonu, ke la mariavita frato Wawrzyniec Rostworowski estis ankaŭ kelkfoje la gasto de nia redakcio, kiun li estis vizitanta kun varsovia esperantisto, Bolesław Staszczak kaj mi tenas lin en la memoro kiel gajan kaj afablan esperantiston.

El la elsendo 04.03.2022. Legas Barbara – 6′ 17″