Ludu

La 1151-a E_elsendo el la 11.03.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ĉiuj programeroj iel rilatas al la situacio post la rusa invado kontraŭ Ukrainion. Niaj kulturkronikaj informoj koncernas informojn de la pola kulturministerio aperantaj sur ĝiaj paĝoj pri helpo de polaj kulturinstitucioj; kreiĝintan helpokomitaton por ukrainaj muzeoj; la varsovian Nacian Muzeon, kiu siajn servojn direktas dulingve – pole kaj ukraine. La ampleksa E-komunuma segmento enhavas informon pri Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio; informon pri la planita por Moskvo SAT-Kongreso kaj ĉi-rilata deklaro; informon pri Miguel Fernández kiel Esperanta voĉo en madrida poezia protestmaratono. La plej nova kanto de JoMo „Mi kredas” transdonas la pacmesaĝon; ni aŭdas ĝin fragmente. La fragmento de alia kanzono „Hejme floras certe sed…” en la plenumo de KAJTO memorigas homojn, kiuj devis forlasi sian hejmurbon Fukushima pro la nuklea akcidento antaŭ 11 jaroj. La elsendo enhavas ankaŭ Leterkeston. La akompana foto prezentas la varsovian Kulturpalacon prilumitan per koloroj de la ukraina nacia flago. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.