Ludu

Karaj Aŭskultantoj kaj Radioamikoj,

Ĉe la reta adreso https://forms.office.com/r/G23nvaDLh1 troviĝas la anoncita en nia lastvendreda Leterkesto enketo lanĉita de nia Redakcio sojle de la 12-a ekzistojaro de niaj E-elsendoj el Varsovio. Ĝia celo estas akordigi la ŝatojn kaj atendojn de niaj aŭskultantoj kun la loĝistikaj ebloj de nia redakcia skipo. Per via partopreno vi kunhelpos la daŭrigon de la E-Radio Varsovio, viaj respondoj ebligos al ni krei ankoraŭ pli bonajn elsendojn. Ni atendas do gesinjoroj viajn respondojn ĝis la 10-a de marto 2022; dankon pro la helpo en diskonigo de nia enketo. Bonvolu atenti, ke eblas partopreni ĝin anonime.
Anticipan dankon!
Barbara Pietrzak, en la nomo de la Redakcia Teamo